Horní Údolí (ĝis 1949 Horní Grunt, germane Ober-Grund, Obergrund) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 6 km sudokcidente de Zlaté Hory, en montetaro Zlatohorská vrchovina apud ties dislimiĝo kun montaro Hrubý Jeseník, sur supra fluo de rojo Olešnice. Vivas ĉi tie 12 loĝantoj (2021).

Horní Údolí
germane Ober-Grund
domaro
Horní Údolí
Oficiala nomo: Horní Údolí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Memorindaĵo Koberštejn burgo
Domoj 49
Situo Horní Údolí
 - alteco 615 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 59″ N 17° 21′ 10″ O / 50.21639 °N, 17.35278 °O / 50.21639; 17.35278 (mapo)
Katastro 19,90 km² (1 990 ha) Horní Údolí
Loĝantaro 12 (2021)
Denseco 0,6 loĝ./km²
Unua mencio 1450
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 76
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Údolí
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

 
Preĝejo (eksa paroĥa) de sankta Johano Baptisto
 
Trafalinta Plumba mingalerio

Horní Údolí estas unuafoje menciata en la jaro 1450 kiel Horní Olešnice (germane Obeder-Olsnitz), komence de la 16-a jarcento jam sub nomo Ober Grund. Sed spuroj post profunda minado sur Příčný vrch arkeologie estas datumitaj jam ĝis la 13-a jarcento, dum kio al la profunda minado antaŭis minado en supraĵaj, "malmolaj" minejoj. Ĉi tieaj vejnoj de oro estis evidente la unuaj eluzataj oraj minejoj en cismontaro de Jesenikoj. Post la jaro 1848 nur dumtempaj provoj mini la ercon, kiuj pereis post la jaro 1903. La minadafero estis anstataŭigita per tol-produktado kaj per prilaborado de ligno. Estis ĉi tie muelejoj kaj segejo, produktado de ŝindoj kaj al la jaro 1908 ankaŭ ŝtonminejo. Al la jaro 1900 estas menciata fajroestingista societo kaj al la jaro 1925 ankaŭ agrikultura societo. Komunuma lernejo, menciita en la jaro 1848, havis du klasĉambrojn.

Ĝis nuligo de patrimonia administrado en la jaro 1850 Horní Údolí apartenis al senjorujo Cukmantl (Zlaté Hory), kiu estis en posedaĵo de vroclavaj episkopoj. Ekde la jaro 1949 la municipo estis kunigita kun Dolní Údolí en unu municipon sub nomo Údolí. En la jaro 1960 Horní Údolí estis kiel domaro alligita al Zlaté Hory.

En la jaro 1938 post munkena interkonsento la municipo estis alligita al Germanio kaj la 8-an de majo 1945 ĝi estis konkerita fare de Ruĝa Armeo. Ĝis la jaro 1945 la municipo estis pure germana. Post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj post la jaro 1945 estis en Dolní kaj Horní Údolí ekloĝintaj vico da grekaj familioj, kiuj ekloĝis en Ĉeĥoslovakio sekve de intercivitana milito. Sed multaj el la novaj loĝantoj revenis Grekion post ŝanĝo de interrilatoj en la jaro 1975.

En la municipo estas konservita vico da precipe popolaj konstruaĵoj el la 19-a jarcento.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869714
1880706
1890686
1900645
1910630
1921580
JaroLoĝantoj
1930587
195019
19610
197095
198060
199128
JaroLoĝantoj
200130
201112
202112

En Horní Údolí estas registritaj 49 adresoj : 43 daŭraj objektoj kaj 6 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 35 domoj, el tio 11 daŭre loĝataj.

Memorindaĵoj redakti