Grek-katolika preĝejo Sankta Elija (Téglás)
La grek-katolika paroĥa preĝejo profeto sankta Elija (origine hungare Szent Illés próféta-templom) estas eklezia konstruaĵo en urbo Téglás (Hungario).
Grek-katolika paroĥa preĝejo profeto sankta Elija | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Téglás |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Hajdúdorog |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1997 |
Konsekrinto | Szilárd Keresztes |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1995–1997 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu areo grek-katolikaj diservoj okazis ekde 1952 en katolika kapelo. La paroĥo estis fondita en 1956, post 2 jaroj ankaŭ la matrikulo ekfunkciis. Oni aĉetis ankaŭ loĝdomon, kiu estis trakonstruita al kapelo kaj pastra loĝejo. La kapelo estis pentrita fare de István Takács (pentristo) en 1964. Depost la socialismo la kapelo jam ne sufiĉis, tial impona kirko estis konstruita inter 1995-1997. Ĝi estis renovigita ekstere en 2019, interne en 2023.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, pli supre la turo altiĝas kun 3 sonoriloj. La turo havas 2 fenestrojn, la turpinto estas arko. La ĉefnavo havas krucnavon, la tegmentoj estas arkoj. Tamen meze plurlatera kupolo altiĝas.