Gorner-Glaĉero

(Alidirektita el Grenz-Glaĉero)

Gorner-Glaĉero (germane Gornergletscher) estas giganta glaĉersistemo proksime de Zermat en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 13,5 km, mezan larĝecon de 1 km kaj kovras kun ĉiuj tributglaĉeroj areon de 59,73 km².

Gorner-Glaĉero
Gorner-Glaĉero vidita de Gornergrat
valley glacier
Geografia situo CH1903: 628140 / 90970 (mapo)45.9697222222227.8016666666667Koordinatoj: 45° 58′ N, 7° 48′ O; CH1903: 628140 / 90970 (mapo)
Gorner-Glaĉero (Svislando)
Gorner-Glaĉero (Svislando)
DEC
Gorner-Glaĉero
Gorner-Glaĉero
Map
Gorner-Glaĉero
Estiĝloko Signalkuppe
Longeco 13,5 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 59,73 km²
Glacikvanto 12 km³
Elfluanto(j) GorneraMatervispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko 17,4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priksribo redakti

Ĉefglaĉero de la Gorner-Glaĉersistemo estas Grenz-Glaĉero (germane Grenzgletscher), kiu havas sian originon sur Signalkuppe (4554 m s. m.) sude de Dufour-Pinto. Grenz-Glaĉero fluas nordokcidenten laŭ la norda piedo de Liskamm. Norde de Dufour-Pinto ĉe Weissgrat troviĝas en alteco de ĝis 3700 m la origino de la efektiva Gorner-Glaĉero. Tiu-ĉi fluas kun regula deklivo de 18% laŭlonge de la sudpiedo de Stockhorn okcidenten. Post 7 km ĝi unuiĝas kun la pli longa Grenzgletscher je alteco de 2550 m s. m., konservas tamen sian nomon. Inter tiuj-ĉi du glaĉeroj je la okcidenta deklivo de Dufour-Pinto etendigas la Monte Rosa-Glaĉero, kiu havas longecon de 4 km kaj flanke estas ligita kaj kun Grenz-Glaĉero kaj kun Gorner-Glaĉero.

Sub la kunfluo de la du ĉefbrakoj Gorner-Glaĉero plu fluas proksimume 5 km okcidenten flankita de Breithorn en sudo kaj Gornergrat en nordo. La glaĉerlango havas en ĉi-tiu parto tre malfortan deklivon. La glacio estas kovrita kun multaj mezmorenoj kaj ŝovaĵo. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe sur alteco de 2200 m s.m. El ĝi elfluas la glaĉerrivero Gornera kiu kuniĝas en Zermatt kun aliaj flankriveroj al Matter Vispa, kiu alfluas al Vispa, siavice alfluanto de Rodano.

Gravaj tributglaĉeroj estas kun longeco inter 3 kaj 4 km la Ĝemel-Glaĉeroj (germane Zwillingsgletscher), kiuj alfluas de sudo, kies origino estas la monto Castor (4'228 m s. m.),Schwärze-Glaĉero (germane Schwärzegletscher) kies origino estas monto Pollux (4'092 m ü. M.), Breithorn-Glaĉero (germane Breithorngletscher) kaj Triftji-Glaĉer (germane Triftjigletscher, kiun oni ne miksu kun la similnoma Trift-Glaĉero (Zermatt) apud Zermatt aŭ la aliaj du Trift-Glaĉeroj apud Saas Grund kaj Gadmen. La Suba Theodul-Glaĉero post retiriĝo ne plu estas rekte ligita kun Gorner-Glaĉero.

En sia supra parto Gorner-Glaĉero estas litiga super larĝa glaĉerigita kresto kun Findel-Glaĉero.

Eksteraj ligiloj redakti