Signalkuppe
Signalkuppe, kiu estas konata ankaŭ kiel Punta Gnifetti, estas monto kun alteco de 4 559 m s.m. en la Monte-Rosa-Masivo. Ĝi situas sur la limo inter Italio kaj Svislando kaj apartenas al la Valezaj Alpoj. Sub Signalkuppe naskiĝas Grenz-Glaĉero, kiu estas ĉefa tributglaĉero de la glaĉersistemo de Gorner-Glaĉero.
Signalkuppe | |||
---|---|---|---|
Signalkuppe malantaŭ Zumstein-Pinto
| |||
monto | |||
Alteco | 4 559 m | ||
Situo | Italio kaj Svislando | ||
Montaro | Valezaj Alpoj | ||
Geografia situo, (CH) | 45° 56′ N, 7° 53′ O; 634002 / 86276 (mapo)45.9272222222227.8769444444444Koordinatoj: 45° 56′ N, 7° 53′ O; CH1903: 634002 / 86276 (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 9-an de aŭgusto 1842 fare de Giovanni Gnifetti | ||
Plej facila montgrimpo | Simpla glaĉerekskurso tra nordflanko ek de Colle Gnifetti | ||
Unua grimpo
redaktiLa unuan grimpon sukcesis 9-an de aŭgusto 1842 la itala pastro Giovanni Gnifetti.
Plej alta montkabano
redaktiĈe la itala flanko de la pinto situas en alteco de 4554 m s.m. la plej alte situanta montkabano en Eŭropo, nome la Reĝino-Margherita-Kabano (Capanna Regina Margherita) de la Club Alpino Italiano (Itala Alpismo-Klubo, mallonge CAI).
Eksteraj ligiloj
redakti- Signalkuppe en la retejo de la 4000-metraj pintoj
- Retkamerao de Capanna Margherita Arkivigite je 2007-05-26 per la retarkivo Wayback Machine