La Griza hipolao (Hippolais languida) estas birdo de la grupo de la hipolaoj, membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familio de la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais . Ĝi reproduktiĝas en areo el Turkio suden kaj orienten al Pakistano. Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en orienta Afriko, el Eritreo kaj Somalio suden al Tanzanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza hipolao
Griza hipolao
Griza hipolao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Specio: H. languida'
Hippolais languida
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Hippolais languida - Muzeo de Tuluzo

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en duondezertaj habitatoj, kie ĉeestas arbustarojn kaj herbejojn de tamariko. La ino demetas 4-5 ovojn en nesto en arbusto aŭ malalta arbo.

Tiu estas mezgranda birdo, simila laŭ grando al la Flava hipolao, kun iome pli longa beko kaj pli mallongaj flugiloj kaj pli longa vosto. Ties oftaj vostomovoj similas al tiuj de la silvioj aŭ de la Saksikolenoj. La griza plumaro estas simila al tiu de la Olivhipolao, sed la vostomovoj estas diferenciloj.

Ili manĝas senvertebrulojn. Ties kanto estas simila al tiuj de aliaj hipolaoj de la genro Hippolais, sed distinga kaj nekonfuzebla, kaj tute diferenca el la Olivhipolao.

La origina priskribo de Ehrenberg estis sufiĉe svaga kaj la specio estis denove priskribata de Henry Baker Tristram en 1864, laŭ la nomo de Hippolais upcheri laŭ sia amiko Henry Morris Upcher.

Referencoj redakti