La Olivhipolao (Hippolais olivetorum) estas birdo de la grupo de la hipolaoj, membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familio de la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais . Ili reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo kaj iom pli orienten. Ili estas migranta specio, kiu vintras en orienta kaj suda Afriko, el Kenjo suden al Sudafriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivhipolao
Olivhipolao
Olivhipolao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Specio: H. olivetorum'
Hippolais olivetorum
(Strickland, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hippolais olivetorum MHNT

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en malfermaj kverkarbaroj en kanopeo, en olivarbaroj (de kio devenas la nomo de la specio), fruktoĝardenoj kaj plantejoj de migdalarboj. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto en malalta arbo aŭ arbusto.

Tiu estas mezgranda hipolao, simila laŭ grando al la Nizosilvio, kun iom pli longa beko kaj pli mallonga vosto. Ĝi estas la plej granda membro de la grupo Hippolais, kun fortika beko de malhela supra makzelo, sufiĉe ebena krono, longaj flugiloj kun blankaj bordoj kaj fortikaj kruroj. Plenkreskulo havas grizecajn aŭ brunecgrizajn dorson kaj flugilojn, kaj blankecajn subajn partojn kun pli blanka gorĝo kaj sablokoloraj flankoj.

Ili manĝas senvertebrulojn. Ties kanto estas serio de laŭtaj krakoj kaj grakoj, pli malrapidaj kaj profundaj ol ĉe aliaj Hippolais.

Referencoj redakti