La Nizosilvio (Sylvia nisoria) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nizosilvio
Nizosilvio
Nizosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. nisoria'
Sylvia nisoria
(Bechstein, 1792, centra kaj norda Germanio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Sylvia nisoria - Muzeo de Tuluzo

    Ĝi reproduktiĝas tra orienta Eŭropo kaj tra multe de moderklimata Azio. Lastatempe ĝi malpliiĝis en kelkaj areoj (inklude Germanion), pro habitatodetruo pro intensigita agrikulturo. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta kaj vintrumas en orienta Afriko. Ĝi estas regula ĉe pasado tiom okcidente koim ĝis Britio kaj Irlando.

    Tiu estas granda kaj fortika specio de silvio, 15.5-17 cm longa, ĉefe griza supre kaj blankeca sube. Maskla plenkreskulo estas malhelgriza (al malhelgrizbruna) supre, kaj horizontale tre strieca sube, kio havigas al specio aspekton ege similan al tiu de AkcipitroNizo de kio devenas la nomo en Esperanto, aliaj lingvoj kaj en la latina scienca nomo. La ino havas nur helan striadon. Junuloj ne havas striadon nek aliajn rimarkindajn distingilojn krom la grandon. La beko estas granda kaj hela en unua duono de la suba makzelo. La iriso estas tre hela kaj kontrasta kun la tre malhelgriza kapo. Ripoze en la flugiloj videblas du helaj strioj nome unu pli malgranda en ŝultro kaj alia pli longa meze, sub kiu videblas kutime du grandaj malhelaj flugiloj.

    La Nizosilvio estas birdo de malferma kamparo kun arbustaro por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbusto aŭ rubuso; la ino demetas 3-7 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn kaj aliajn mildajn fruktojn. La kanto de la Nizosilvio estas agrabla babilado kun multaj pli klaraj notoj kiel tiuj de la Merlo. La kanto povas esti konfuzata kun tiu de la Ĝardensilvio, sed ĝi estas malpli melodieca.

    Tiu estas tre distinga palearktisa specio. La strieca subaĵo estas inter tipaj silvioj kunhavata nur de la Cipra silvio kiu havas nigran striadon kaj tute diferencan supran kolorbildon. La Nizosilvio ŝajne reprezentas antikvan stirpon de tipaj silvioj per si mem kaj ŝjne na havas proprajn proksimajn vivantajn parencojn en la genro (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006).

    Referencoj redakti

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52831, Sylvia nisoria, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-08833-0
    • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

    Eksteraj ligiloj redakti