Grizkapa ortalo

La Grizkapa ortaloGrizkapa ĉaĉalako (Ortalis cinereiceps) estas membro de antikva grupo de birdoj de la familio de Kracedoj, kiuj estas rilataj al la nestamasuloj de Aŭstralazio. Ili reproduktiĝas en malaltaj teroj el orienta Honduro al nordokcidenta Kolombio (el Suda Ĉokoo al supra Atrato) ĝis 1100 m de altitudo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa ortalo
Grizkapa ortalo, montaro Talamanko, Kostariko
Grizkapa ortalo, montaro Talamanko, Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. cinereiceps
Ortalis cinereiceps
(J E Gray, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa ortalo estas arboloĝanta specio, troviĝanta en makiso kun malgrandaj arboj. La larĝa neprofunda nesto estas konstruita el bastonetoj kaj branĉetoj 1–3 m alte en arbo, ofte parte kaŝite el lianoj. La ino demetas 3 aŭ 4 grandajn dikŝelajn blankajn ovojn kaj kovas ilin tute sola.

Memmontraj ĉaĉalakoj (Kostariko)

Tiuj estas mezgrandaj birdoj, similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun malgrandaj kapoj, longaj fortaj kruroj kaj longa larĝa vosto. Ili estas tipe 51 cm longaj kaj pezas 500 g. Ili havas tre senkoloran plumaron, malhelbruna supre kaj pli pala sube. La kapo estas griza (kio estas tialo por kaj la komuna nomo kaj por la latina scienca nomo, kie cinereiceps estas kunmetaĵo de du latinaj radikoj signife respektive grizacindra kaj kapo), kaj la nigrecaj plumovostoj havas pintojn helajn grizbrunajn. La unuarangaj flugoplumoj estas rufaj.

La Golfa ortalo, O. vetula, havas izolan populacion en norda Kostariko, sed ĝi estas pli granda, pli rufa sube, havas blankan vostopinton, kaj ne havas rufon en flugiloj.

La Grizkapa ortalo estas malpli bruema ol la Golfa aŭ la Ruĝecvosta ortaloj. Ĝi havas pepecan kontaktalvokon ŭait, ŭait, ŭait kaj korusecan el raŭkaj sonoj kraaak, sed ne elsendas la ĉaĉalakan alvokon de siaj parencoj.

Tiu estas sociema birdo, ofte vidata en familiaj grupoj de 6-12. Ĝi piediras laŭlonge de branĉoj serĉe de fruktoj kaj beroj kiujn ili manĝas, aŭ flugas per anieca flugilfrapado kaj glitado.

Bildaro redakti

Referencoj redakti