Gubkina minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 60 km nord-okcidente de urbo Tarko-Salo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1965 (gaso) kaj ekspluatata ekde 1999. En 1986 estis malkovrita naftokuŝejo.

Gubkina minejo
ruse Губкинское месторождение
Situo: Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 64° 35′ 27″ N, 76° 39′ 33″ O (mapo)64.59083333333376.659166666667Koordinatoj: 64° 35′ 27″ N, 76° 39′ 33″ O (mapo)
Gubkina minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
Gubkina minejo (Aŭtonoma distrikto de la Jamalo-Nenecoj)
DEC
Gubkina minejo
Gubkina minejo
Gubkina minejo (Rusio)
Gubkina minejo (Rusio)
DEC
Gubkina minejo
Gubkina minejo
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1965 (gaso), 1986 (nafto)
Ekspluatado: ekde 1999 (gaso)
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 379,8 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 34,3 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Purgaz
vdr

Geologio redakti

La minejo estas ligita al la samnoma strukturo de la Purpa muro, kiu situas en la orienta parto de la Norda volbo. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj la minejo estas braĥiantiklinalo, granda je 64 x 14 km, amplitudo 115 m, kaj konsistas el tri kupoloj. La ĉefa gaskapacito ligiĝas al la cenomaniana kuŝejo je la fundo 747-780 m, areo 7578 m². Kiel kolektujoj servas intermitaj tavoletoj de grejsoj, sabloj, aleŭrolitoj, argilitoj kaj argiloj. Dikeco de la kolektujoj estas 17 ĝis 39 m, poreco 33-35%, averaĝa penetrebleco 1,29 mkm², koeficiento de gasosatureco 0,63-0,73. Oni elminigas 250-450 mil m³/diurne.

La gaskuŝejo estas masiva, akvoflosa. Gasakva kontakto registriĝas je absolutaj markoj -722 ĝis -733 m, alteco 115 m. Tavolpremo 76,1 MPa, tavola temperaturo 22 °C. Konsisto de la gaso : metano 98,47%, etano 0,16%, propano 0,02%, karbondioksido 0,53%, azoto 0,82%.

Je la fundo 1167-3317 m estas trovitaj pli ol 40 naftaj kaj gasaj kuŝejoj en la terigenaj sedimentaĵoj de malsupra karbonio, aĉimova tavolaro (beriasianovalanginiano de malsupra kretaceo) kaj de supra ĵurasio. Denseco de nafto estas 780-928 kg/m³, viskozeco 0,79-2,27 MPa • sek, enhavo de sulfuro 0,17-0,44%, kondensato en gaso 135-166 gr/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 379,8 miliardoj da kubaj metroj, suma elminigado atingis 34,3 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Губкинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 148–149. ISBN 5-85270-327-3.