Guenroc

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Guenroc (jen france, prononco [gɛ̃ʁɔk][1], bretone Gwenroc'h) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 217 loĝantoj sur areo de 7,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Caulnes, Guitté, Plouasne, Plumaudan kaj Saint-Maden.

Guenroc / Gwenroc'h
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons
Ĝemelurboj Germanio Abstatt (Germanio)
INSEE kodo 22069 [+]
Poŝtkodo 22350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 217  (2021) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 19′ N, 2° 5′ U (mapo)48.317222222222-2.075Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 7,39 km² ( 739 ha) [+]
Guenroc / Gwenroc'h (Côtes-d'Armor)
Guenroc / Gwenroc'h (Côtes-d'Armor)
DEC
Guenroc / Gwenroc'h
Guenroc / Gwenroc'h
Situo de Guenroc / Gwenroc'h
Guenroc / Gwenroc'h (Francio)
Guenroc / Gwenroc'h (Francio)
DEC
Guenroc / Gwenroc'h
Guenroc / Gwenroc'h
Situo de Guenroc / Gwenroc'h

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guenroc [+]
vdr

Toponimio redakti

Bretonlingve, Gwenroc'h havas la signifon «blanka roko».

Geografio redakti

La kulmina punkto de Guenroc altas je 103 metroj, ĝi situas en la arba kampeto apud la loko nomata La Rosais.

Oriente kaj sude, la rivero Rance fariĝas lago sur la komunuma teritorio, sekve de la starigo de la baraĵo de Rophemel en 1937. Okcidente, estas alfluanto, la rivero Fremeur, kaj poste linio de tiu rivero al la loko nomata La Fosse au Loup (esperantlingve la lupfosaĵo) konsistanta el riveretoj kaj malnovaj padoj.

Guenroc estas ĉirkaŭata per la komunumoj de Plouasne, Guitté, Caulnes, Plumaudan, Saint-Maden. Antaŭlonge, la komunumo havis plian najbaron Médréac (ĝi estis najbara al la rivero Rance ekde la rivero Néal ĝis la rivereto Ville-Jonc en Guitté).

 
La roko de Guenroc
 
La paroĥa preĝejo Gervasio kaj Protasio

La komunumo posedas preĝejon, datiĝantan de 1465. Proksime de la preĝejo, en kultivaj kampoj, restaĵoj de la Romia Imperio estis malkovritaj en 1896: fornoj, fundamento de romaj domoj. Ja praa romia vojo iranta de Corseul al Vannes pasis en la "arbaro de Hago" (bois de la Haye) tre proksime al Caulnes. Kiam la fervoja stacio konstruiĝis, multaj romiaj restaĵoj retroviĝis. Krome, ĉirkaŭ la sama tempo malkovriĝas ankaŭ tranĉitaj ŝtonoj de la keltoj.

Heraldiko redakti

La komunuma blazono, videbla en la informkesto dekstre, priskribiĝas jene: "ruĝa kun tri oraj ŝakkurieroj kaj samkolora bordero".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Erwan Vallerie: L'art et la manière de prononcer ces sacrés noms de lieux de Bretagne (La arto kaj maniero prononci ĉi tiujn sanktajn loknomojn en Bretonio), Chasse-Marée/ArMen, 1996, paĝo 97 (kaj [ɟɛ̃ɾo] en galoa lingvo).

Eksteraj ligiloj redakti