Plouasne

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Plouasne (jen france, prononco pluan, bretone Plouan) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 729 loĝantoj.

Plouasne / Plouan
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Évran
Komunumaro Lando de Évran
INSEE kodo 22208 [+]
Poŝtkodo 22830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 729  (2021) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 2° 0′ U (mapo)48.301111111111-2.0072222222222Koordinatoj: 48° 18′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 33,61 km² (3 361 ha) [+]
Plouasne / Plouan (Côtes-d'Armor)
Plouasne / Plouan (Côtes-d'Armor)
DEC
Plouasne / Plouan
Plouasne / Plouan
Situo de Plouasne / Plouan
Plouasne / Plouan (Francio)
Plouasne / Plouan (Francio)
DEC
Plouasne / Plouan
Plouasne / Plouan
Situo de Plouasne / Plouan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plouasne [+]
vdr

Historio redakti

  • En 1638, Plouasne estis trafita per la epidemio de pesto, kiu ankaŭ frapis Tréfumel kaj Saint-Juvat, post frapo de Taden en 1636. Tiuokaze, la pastro devas legi kiel kutime en la granda meso iujn dekretojn de la Parlamento de Bretonio kontraŭantajn la lokajn kutimojn pri la entombigoj. Malgraŭ la kutima respekto al la pastroj, tiu-ĉi devas, por sia sekureco, rapide eskapi el la malamikeco de sia aŭskultantaro[1].

Heraldiko redakti

  Blazono france Bandé d'argent et de gueules de huit pièces.
esperante Kun ok dekstraj balteoj arĝentaj kaj ruĝaj.
Detaloj

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1995 marte 2008 Michèle Loiseleux


marte 2008 Michel Daugan


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Kastelo de Caradeuc, 18-a jc, loĝejo de Louis-René Caradeuc de la Chalotais, kun parko malfermita al la publiko, estas registrita kiel historia monumento[2].
  • Kapelo de La Saisonnais, konstruita en 1834[3].
  • Kapelo de Val, datiĝanta de la 16-a kaj 17-a jc, havanta okcidente arkan pordon el kalko de Le Quiou[3].
  • Kapelo de Lantran, rekonstruita en la 19-a jc, el granito de Bécherel kaj el skistoj [3].
  • Kapelo de Vau-Riffier, datiĝanta de la 17-a kaj 18-a jc, el granito de Bécherel kaj el kalko de Quiou; vidi ankaŭ la palacon kun la sama nomo, parte konstruita el kalko de Quiou[3].

Referencoj redakti

  1. Yvonne Henry, 1638, l'année tragique ou la peste à Saint-Juvat, en la libro « Le Pays de Dinan », 2000, p. 229-241.
  2. Datumbazo "Mérimée" : PA00089458
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Louis Chauris, Le calcaire du Quiou-Tréfumel ou « pierre de jauge », en la libro "Le Pays de Dinan", 2006, p. 319-339.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti