Gustave Pierre TROUVÉ (2a de januaro 1839 – 27a de julio 1902) estis franca elektro inĝeniero kaj inventisto en la 19a jarcento.

Gustave Trouvé
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1839 (1839-01-02)
en Descartes
Morto 27-an de julio 1902 (1902-07-27) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale supérieure d'arts et métiers
Subskribo Gustave Trouvé
Okupo
Okupo fizikistoinventisto
vdr

Trouvé naskiĝis en La Haye-Descartes (Indre-et-Loire, Francio) kaj mortis en Parizo. Li estis multfakulo, sed estis tre multe agnoskita pro sia plinoviga lerteco en miniaturoj.

La 1870-aj jaroj redakti

 
Milit-telegrafo.
 
Poliskopo.

Gustave Trouvé partoprenis en la plibonigo de la komuniksistemoj pere de kelkaj rimarkindaj plinovigoj. En 1872 li disvolvigis porteblan milit-telegrafon kies kablaro ebligis rapidan komunikadon je distanco de ĝis unu kilometro, kio permesis rapidan transmiton kaj de ordonoj kaj de informoj tien kaj reen el la fronto.[1] En 1874, li disvolvigis aparaton por lokigi kaj elfosi metalajn objektojn kiel kugloj el homaj pacientoj, nome prototipo de la nuntempa metaldetektilo.[2] En 1878, li plibonigis la sonintensecon de la telefona sistemo de Alexander Graham Bell pere de la aldonado de duobla membrano. Samjare li inventis tre sensivan porteblan mikrofonon. Trouvé tuj iĝis konata kaj agnoskita pro sia talento por miniaturigo. Samjare, uzante baterion disvolvigitan de Gaston Planté, kaj malgrandan inkandeskan ampolon, li plinovigis "poliskopon", nome prototipo de la nuntempa endoskopo.[3]

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Le XIXe Siècle 12 August 1874
  3. Ségal,Alain, «Place de l’Ingénieur Gustave Trouve dans l’histoire de l’endoscopie», TOME XXIX, Histoire des Sciences Médicales, Organe Officiel de la Société Française d’Histoire de la Médecine, n° 2, http://www.biusante.parisdescartes.fr/sfhm/hsm/HSMx1995x029x002/HSMx1995x029x002x0123.pdf 1995