BLEYER György [pr. blejer] estis rumanuja hungara arkitekturhistoriisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 21-an de januaro 1907 kaj mortinta en Düsseldorf la 18-an de aŭgusto 1970.

Kariero redakti

Bleyer studis en teknikuniversitatoj de Stutgarto kaj Zuriko. Reveninte en Rumanujon li malfermis privatan projektoficejon en sia naskiĝurbo, pli poste li laboris en la projektinstituto de Bukareŝto. Li verkis urbosciencan monografion pri Temeŝvaro troviĝanta en manuskripto. Li publikis arkitekturhistorian studon pri Alba Iulia en revuo Korunk (1968). En gazeto Új Idő en 1969 li publikis en ses partoj studon pri la fortikaĵsistemo de Braŝovo. Pri la rilatoj de la revuo Korunk kaj la movado Bauhaus li priokupiĝis en la studo Az ötvenéves Bauhaus en revuo (1969).

Libroj redakti

  • Locuintele oamenilor muncii de – alungul timpurilor (Bukarest, 1957);
  • Az építészeti tér lényegéről (Bp., 1969).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon