György Dénes
György Dénes [djordj dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dénes György József Auguszta estis hungara aktoro, framasono [1].
György Dénes | |
---|---|
![]() György Dénes | |
Persona informo | |
Naskonomo | Dénes György József Auguszta |
Naskiĝo | la 2-an de julio 1898 en ![]() |
Morto | la 14-an de aprilo 1962 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gizi Lengyel |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
György Dénes [2] naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
György Dénes eklaboris en banko, dum li lernis kantadon, eĉ li akiris diplomon en Teatra Akademio. Jam dum la studentaj jaroj li estis figuranto en Nacia Teatro (Budapeŝto), ekde 1918 li havis statuson en privata teatro de Vilma Medgyaszay. En la sekva jaro li apartenis al trupo de Teatro Belvárosi, inter 1920-1926 de Gaja Teatro, inter 1926-1931 de Teatro Magyar. En la teatra jaro de 1931 li estis gastoaktoro en Vieno kaj pluraj teatroj en Germanio kaj Svislando. Hejmenveninta li estis videbla en pluraj ĉefurbaj teatroj, kie li ofte havis parajn rolojn kun Sándor Pethes. En 1934 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li denove havis rolojn en diversaj ĉefurbaj teatroj, plej longe li estis en Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1949 - 1956. En roloj li estis lerta dancisto kaj kantisto. En 1957 li retiriĝis pro malsano. Li ricevis premion en 1958.
Elektitaj teatraj rolojRedakti
- "A császár partra száll" debuto en 1918 kiel partnero de Gizi Bajor
- Béla Balázs: Boszorkánytánc - Wernigerode
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Ádám
- George Bernard Shaw: Pygmalion - Harry Higgins
Elektitaj kinaj filmaj rolojRedakti
- Tamás úrfi kalandjai (1918) - titolrolo
- Biller Irén mulat (1929)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) - studento
- Makacs Kata (1943) - fianĉo (vira ĉefrolo)
- Úri muri (1949)
- Állami Áruház (1952)
Elektitaj librojRedakti
- Álom Manci
- Amikor zuhog az eső
- Árnyak
FontojRedakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]