György Droppa

hungara restoraciestro

György Droppa [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Droppa György estas hungara politikisto, entreprenisto. Lia nomo troviĝas en listo de sekretaj informistoj[1][2], lia sekreta nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Gusztáv György ekde 1988. Droppa neis tiujn akuzojn kaj minacis per jura proceso.

György Droppa
György Droppa
György Droppa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1947 (1947-09-17) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto • mediprotektulo • politika aktivisto
vdr

György Droppa[3] naskiĝis la  17-an de septembro 1947(nun 1947-09-17) en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Droppa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Károly Marx. Post la diplomo li laboris en ŝtataj hoteloj, restoracioj, sed ekde 1978 en la privata sektoro, kiu dum la socialismo tio okazis sub malfacilaĵoj. Tamen en 1982 li malfermis sian unuan restoracion en Budapeŝto, kiu iĝis populara inter la demokratia opozicio. Li estis fondinta membro de la medioprotekta Rondo Danubo en 1984, kie li ankaŭ politikadis. Inter 1989 kaj 1991 li estis kunlaboranto de Yves Cousteau dum esploro de Danubo. Depost fino de la socialismo li estis aktiva en eksterparlamentaj partioj kun medioprotektado. Lia edzino naskis kvarfoje.

Fontoj redakti

Referencoj redakti