Malfermi la ĉefan menuon

György Gozmány [djordj gozmAnj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gozmány György estis hungara aktoro, operetkantisto, bonvivanto. Lia edzino estis Éva Kelemen, kiu estis la plej ofte partnero sur scenejoj.

György Gozmány
Persona informo
Naskonomo Gozmány György
Naskiĝo la 8-an de marto 1920(nun 1920-03-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 10-an de februaro 1973
en Hungario Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Éva Kelemen • Edit Kéri
Profesio
Profesio aktoro
Information icon.svg
vdr

György Gozmány [1] naskiĝis la 8-an de marto 1920 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de februaro 1973 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

György Gozmány frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris dancistan diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1941. Dum lernado vespere li dancadis en pluraj kabaredoj. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), kie li ricevis bonvivantajn rolojn. En 1944 li edziĝis. Ekde 1949 li denove dancadis en kabaredo. Inter 1960 kaj 1964 li apartenis al komuna trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok) kaj Teatro de Kecskemét, poste li revenis al la Operetoteatro.

Elektitaj teatraj rolojRedakti

Elektitaj kinaj filmaj rolojRedakti

  • Bob herceg (1941) - figuranto
  • A két Bajthay (1944) - vilaĝa instruisto
  • Zöld, sárga, piros (1948)
  • A pénzcsináló (1964) - bienulo
  • Nyulak a ruhatárban (1971)

FontojRedakti