György Lóránd Mezey

MEZEY György Lóránd (pro. mezei) estis hungara reformita pastro, dekano naskita en Koloĵvaro la 27-an de januaro 1920 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de oktobro 1985.

Biografio redakti

György Lóránd Mezey akiris doktortitolon en 1948 en Peĉo pri ŝtatscienco, en 1950 en Segedo jurscienco. Li studis teologion en Pápa. En 1949-50 li estis helppastro en Esztergom, de 1951 pastro en Tatabánya, inter 1954-1964 li estis dekano de Reformita Diocezo de Komárom, de 1970 ĝis 1984 li estis pastro de kongregacio de Pestimre. Li akiris doktortitolon en 1981 en Bukareŝto per disertacio en rumana lingvo titolita La dogmaj bazoj de kristiana respondeco. Liaj artikoloj aperis en gazetoj Református Egyház, Reformátusok Lapja, Komárom Megyei Dolgozók Lapja.

Fonto redakti