György Pallavicini

Margrafo György Pallavicini [djordj palaviĉini], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pallavicini György Mária Arthúr József Ede István Gusztáv Károly estis hungara politikisto, parlamentano, senatano. Lia patro estis Ede Pallavicini.

György Pallavicini
György Pallavicini en 1917
György Pallavicini en 1917
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1881 (1881-12-05)
en Budapeŝto
Morto 4-an de januaro 1946 (1946-01-04) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ede Pallavicini
Edz(in)o Borbála Andrássy
Infanoj Antal Pálinkás-Pallavicini • György Pallavicini
Okupo
Okupo politikisto
vdr

György Pallavicini[1] naskiĝis la  5-an de decembro 1881(nun 1881-12-05) en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Pallavicini maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter 1903-1905 li estis nobela juĝisto en Somogy (reĝa departemento), poste parlamenta deputito (1906-1918), en la lasta jaro ankaŭ subministro. Li estis ankaŭ senatano inter 1908-1918. Dum la Hungara Sovetrespubliko li vivis en Vieno, post ties fiasko li hejmenvenis kaj estis aktiva en la politika vivo, eĉ denove parlamentano (1920-1926, 1931-1935). Dum la 2-a mondmilito li ne apogis Hitleron. Li edziĝis en 1911, lia edzino Borbála Andrássy naskis 4 gefilojn inter 1912-1922.

Fontoj redakti

Referencoj redakti