György Tóth (astronomo)

György TÓTH [djordj tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth György estis hungara astronomo.

György Tóth [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1934 en Pestszentlőrinc (nun jam urboparto de Budapeŝto). Li mortis la 24-an de februaro 2001 en Acsád.

Biografio redakti

György Tóth ekde 1953 studis en Scienca Universitato Lajos Kossuth, fine li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Post siaj studoj li laboris en atomreaktoro de esplora fizika instituto en Budapeŝto, baldaŭ en fabriko, kie li okupiĝis pri duonkonduktaĵoj. En 1959 li plulernis en Universitato de Karolo helpe de stipendio, poste li estis observatoriestro en Szombathely ĝis 1993. Li okupiĝis pri observado de artefaritaj satelitoj kaj li edukis generaciojn de astronomoj.

Fontoj redakti