Győző Dischka [djOzO diŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dischka Győző estis hungara inĝeniero.

Győző Dischka [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1889 en Pécs. Li mortis la 12-an de julio 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Győző Dischka akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1911. Post siaj studoj li laboris en instituto, kie oni ekzamenadis materialojn. Inter 1921 kaj 1948 li havis altajn postenojn en uzino pri drapoj. Inter 1950 kaj 1964 li laboris en esplora instituto pri teksaĵoj. En 1955 li ricevis premion Kossuth, li doktoriĝis en 1976.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A hatósági posztószállítások racionalizálása (1928)
  • A gyapjúfonóipar minősítő vizsgálatainak újabb módszerei (1952)
  • Hatvan év a magyar textilipar szolgálatában (1983)

Fontoj redakti