Gyula Kubik

Gyula KUBIK [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubik Gyula estis hungara inĝeniero, parlamentano.

Gyula Kubik [1] naskiĝis la 17-an de majo 1863 en Eger. Li mortis la 13-an de aprilo 1928 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Kubik akiris diplomon en Parizo en École des Ponts et Chaussées. Post siaj studoj li partoprenis en kreo de reto de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li estis ankaŭ parlamenta deputito, kie li okupiĝis pri projektoj de novaj fervojaj linioj. Li strebis ankaŭ por tramo inter Vieno kaj Pozsony. Lia fervoja linio Miskolc-Mezőcsát funkciis 101 jarojn, interurba tramo KerepesGödöllő funkcias ankaŭ nun. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis postenon en la administrado, tial en 1920 li estis forigita el asocio de la hungaraj inĝenieroj.

Fontoj redakti