Gyula Lengyel

hungara politikisto

LENGYEL Gyula (pro. lendjel) estis hungara ekonomikisto naskita en Satmaro la 8-an de oktobro 1888 kaj mortinta en Sovetunio en 1941.

Gyula Lengyel
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1888 (1888-10-08)
en Satu Mare
Morto 8-an de januaro 1938 (1938-01-08) (49-jaraĝa)
en Sovetunio
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Gyula Lengyel devenis el juda familio. Li diplomiĝis en 1911 en la Universitato de Budapeŝto kaj li instruis en la supera komerca lernejo, poste en la komercakademio kaj mondekonomia altlernejo. En marto de 1919 li estis guberniestro de la instituto de Hungario de la Aŭstria-Hungara Banko, de aprilo financa komisaro. Post la falo de la Hungara Sovetrespubliko li elmigris Vienon. En 1922 li transloĝis Berlinon kaj li iĝis kunlaboranto de la soveta eksterkomerca reprezentantejo, poste estro de la ekonomipolitika sekcio. De 1930 li vivis en Moskvo. Li publikis en gazetoj Volkswirtschaft der UdSSR de Berlino kaj en la Külkereskedelem de Moskvo, Új Március kaj Előre (New York). En novembro 1937 oni arestis kaj li iĝis viktimo de la stalinismo.

Verko redakti

  • Válogatott Írásai (enkondukis kaj notaĵigis Magda Aranyossi; kun bibliografio, Bp., 1965).

Fonto redakti