Gyula Lux
Gyula Lux [djula luks], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lux Gyula János estis hungara instruisto.
Gyula Lux | |
---|---|
Gyula Lux | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1884 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Henckó |
Morto | la 4-an de novembro 1957 en Hungario Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Árpád Gömöry |
Okupo | |
Okupo | filologo • gramatikisto • lerneja majstro |
Gyula Lux[1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1884 en Henckó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Henckovce en Slovakio), li mortis la 4-an de novembro 1957 (laŭ WikiData la mortotago estas la 5-a) en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gyula Lux apartenis al la germana minoritato de la lando. Li lernis laŭvice en sia naskiĝvilaĝo, Dobsina kaj Losonc, kie li akiris pedagogian licencon en 1902. Post la licenco li instruis 2 jarojn en Kenyő, samtempe li estis ankaŭ luterana kantoro. En 1907 kaj 1909 li akiris pli valorajn licencojn en altlernejoj en Budapeŝto, poste li instruis en Kolozsvár. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, poste li estis pedagogia postenulo en Budapeŝto. Li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József en 1933. Li establis germanlingvan liceon en 1940 kaj gvidis ĝin ĝis la emeritiĝo en 1944. Li edziĝis en 1914.
Elektitaj libroj redakti
- A német nyelvtanítás módszere. (1923)
- A nyelv. Nyelvlélektani tanulmány. (1927)
- Nyelvi adatok a délszepesi és dobsinai német nép településtörténetéhez. (1938)
- Dobschau. Eine deutsche Sprachinsel im Karpatenraum. (1959)
- Wörterbuch der Mundart von Dobschau (Zips). (1961)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM178687;jsessionid=BE81E3D41EB041DF93BE049D5B6D1AB5 hungarlingva datenaro de muzeo