Gyula Nagy (aktoro)

Gyula NAGY [djula nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Nagy Gyula Ákos estis hungara aktoro. Lia frato estis Dezső Nagy (teatrestro).

Gyula Nagy
Persona informo
Naskonomo Nagy Gyula Ákos
Naskiĝo la  15-an de januaro 1872(nun 1872-01-15)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto ?
en Kerepes
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Imre Nagy
Frat(in)o Dezső Nagy (teatrestro)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gyula Nagy [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1872 en Szeged, li mortis depost 1935.

Biografio redakti

Gyula Nagy aĝis 15, kiam li rifuĝis el sia hejmo al teatra trupo en Veszprém (urbo). Baldaŭ li estis aktoro en provincaj urboj (ekzemple Miskolc (1892-1899), Gyula, Szombathely, Szentes, Debrecen (1901-1903), Kassa 1903-1905), Szabadka). En tiuj jaroj kelkfoje li ludis ankaŭ en la ĉefurbo (Nacia Teatro (Budapeŝto) (1905). Ekde 1909 en Kolozsvár li estis tre aktiva ne nur en la teatro, sed ankaŭ en mutaj filmoj. En la 1920-aj jaroj li apartenis ekzemple al Teatro Renaissance kaj Teatro Belvárosi. Baldaŭ li estis senlaborulo, lia plia sorto estas nekonata.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Barrie: Egyenlőség - Lord Loan
  • Lengyel: Tájfun - Yoshikawa Toyu
  • S. Nagy: Zörög a haraszt - ĉefkapitano

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Sárga csikó (1913) – preĝeja kantisto
  • Gyurkovics leányok (1917) – lakeo
  • A világrém (1920)

Fontoj redakti