Gyula Nyúl [djula njul], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyúl Gyula estis hungara kemiisto, inĝeniero, profesoro.

Gyula Nyúl [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Nyúl akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1930 kaj 1932 li helpis la universitatan instruadon apud Gusztáv Buchböck, poste li instruis en Reĝa Teknika Universitato József. En 1940 li estis nomumita privata profesoro, li okupiĝis pri teknologio de naftoj. Ekde 1950 ĝis sia morto li laboris en eksperimenta instituto pri naftoj. Li estis spertulo pri produktadoj de bitumenoj. Li kandidatiĝis en 1952.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kenőolajok technológiája (1943)
  • A lepárlás elmélete és technológiája az ásványolajiparban (1952)
  • Újabb lepárló eljárások és berendezések (1956)

Fontoj redakti