Gyula Pasteiner [djula paŝtejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pasteiner Gyula estis hungara arthistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1907). Lia filo estis Iván Pasteiner.

Kuprogravuraĵo pri Gyula Pasteiner fare de Vilmos Aba-Novák

Gyula Pasteiner [1] naskiĝis la 7-an de marto 1846 en Tata (Hungario). Li mortis la 8-an de novembro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Pasteiner frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li ekinstruis en urbo Pest en 1868. En 1872 li studvojaĝis dum 4 jaroj helpe de stipendio interalie en Parizo, Romo. Hejmenveninta en 1876 li iĝis privata profesoro en Universitato de Budapeŝto. Inter 1890-1916 li estis katedrestro, en 1905 li estis ankaŭ dekano. De 1886 ĝis 1894 li redaktis kune kun Jenő Radisics la revuon Művészi Ipar (=Arta Industrio). Li pensiuliĝis en 1906.

Elektitaj disĉiploj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • A régi művészetek történetének mai tudományos állása (1875)
  • Die bildende Kunst in Ungarn und die ungarische Künstler in der Fremde (1883)
  • A művészetek története a legrégibb időktől napjainkig (Historio de la artoj de la plej malnovaj tempoj ĝis hodiaŭo), (1885) - ĉefverko
  • Az építészet I. Mátyás király alatt (1893)
  • Középkori művészetünk topographiája (1904)
  • A francia festészet a 19. században (La franca pentrado en la 19-a jarcento), (1910)

Memorigiloj redakti

  • memormedalo "Pasteiner Gyula"
  • memortabulo en Tata

Fontoj redakti