Gyula RABÓ [djula rabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rabó Gyula (naskiĝis la 9-an de septembro 1924 en Budapeŝto, mortis la 1-an de marto 2016 en Novjorkio en Armonk) estis hungara-usonana kemiisto, membro (ekstera (1993)) de Hungara Scienca Akademio.[1]

Biografio redakti

Gyula Rabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. En 1945 li estis asistanto de la universitato apud József Varga (ministro), en 1951 li estis vicinstitutestro same apud Varga. Dum la Hungara revolucio de 1956 li ĝuste pasis tempon en Okcidenta Germanio, poste li ricevis inĝenieran postenon en kemia laborejo en Vieno, inter 1961 kaj 1990 li estis direktoro. Intertempe pro unuiĝo de la firmao li translokiĝis al Usono. Li okupiĝis precipe pri zeolitoj, liaj metodoj faris signifajn ŝparojn dum uzoj de naftoj. Kelkfoje li estis kandidato al Nobel-premio. Li ricevis premion Kossuth en 1953, poste usonajn kaj hungarajn premiojn.

Fontoj redakti