Gyula Sebestyén (etnografo)

Gyula Sebestyén [djula ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Gyula estis hungara etnografo, literaturhistoriisto, filologo, bibliotekisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905), membro de Societo Kisfaludy (1909).

Gyula Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1864 (1864-03-07)
en Szentantalfa
Morto 12-an de februaro 1946 (1946-02-12) (81-jaraĝa)
en Balatonszepezd
Okupo
Okupo filologo • etnografo
vdr

Gyula Sebestyén [1] naskiĝis la 7-an de marto 1864 en Szentantalfa. Li mortis la 12-an de februaro 1946 en Balatonszepezd.

Biografio redakti

Gyula Sebestyén frekventis universitaton en Budapeŝto, li ricevis diplomon en 1890. Li ricevis postenon en Hungara Nacia Muzeo jam en 1889, post 6 jaroj li estis direktoro de la biblioteko. En 1898, poste en 1904 li vojaĝis al eksterlando, kie li studis la bibliotekajn sistemojn ekzemple en Vieno, Munkeno, Berlino. Li okupiĝis precipe pri la malnovaj hungaraj skribsistemoj kaj tekstoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • A székelyek neve és eredete (1897)
  • A magyar honfoglalás mondái (1904 – 1905)
  • A magyar rovásírás hiteles emlékei (1915)

Fontoj redakti