Hokan Lundberg

(Alidirektita el Håkan Lundberg)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hokan LUNDBERG, svede Håkan Lundberg (naskiĝis la 14-an de marto 1972 en Hofors, Svedio), estas sveda esperantisto, gimnazia instruisto pri komputilscienco kaj matematiko. En sia junaĝo li estis prezidanto de la Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo kaj estrarano de TEJO kaj poste membris ankaŭ en la estraro de ILEI.

Hokan Lundberg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1972 (1972-03-14) (52-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Sonja Petrović
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1999 li kune kun du aliaj aktivuloj lanĉis la ideon de E@I, kadre de kiu li kunfondis ia. la retejon lernu!, kaj gvidis la organizon ĝis 2007. En 2007 li lanĉis la "Deklaron pri internacia komunikado", kiun ĝis 2011 subskribis pli ol ducent homoj[1]. Ekde 2009 li estas estrarano de UNU MONDO.

Privata vivo redakti

La 18-an de junio 2005 li edziĝis kun Sonja Petrović Lundberg kun kiu li nun loĝas en Stokholmo kaj estas patro de du infanoj denaske parolantaj esperanton.

Referencoj redakti

  1. En Esperanto; angla versio: peticio "intcom" ĉe ipetitions.com kun ebleco subskribi.

Eksteraj ligiloj redakti