Sonja Petrović
(Alidirektita el Sonja Petrović Lundberg)
Sonja Petrović, naskiĝinta en 1983, estas serba esperantistino. Inter la jaroj 2001 kaj 2003 ŝi funkciis kiel estraranino pri seminarioj en la estraro de TEJO, elektita en la IJK en Strasburgo, kaj inter la jaroj 2003 kaj 2005 kiel estraranino pri eksteraj rilatoj kaj pri rilatoj kun UEA en la estraro de TEJO elektita en la IJK en Lesjöfors. En tiu funkcio ŝi partoprenis la kunsidojn de la estraro de UEA en la Centra Oficejo en Roterdamo.
Sonja Petrović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1982 (41-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Serbio |
Familio | |
Edz(in)o | Hokan Lundberg |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
La 18-an de junio 2005 ŝi geedziĝis kun Håkan Lundberg kun kiu ŝi nun loĝas en Stokholmo kaj estas patrino de du infanoj denaske parolantaj esperanton.
Eksteraj ligiloj
redakti- prezenteto en la vikio de TEJO[rompita ligilo] esperante