Hagensdorf
Hagensdorf im Burgenland, hungare Karácsfa [karAĉfa] estas malgranda dependa vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Güssing, en municipo de Heiligenbrunn.
Hagensdorf | |
Poŝtkodo | 7522 |
---|---|
Vikimedia Komunejo: Hagensdorf | |
Retpaĝo: www | |
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Hagensdorf im Burgenland troviĝas laŭ rojo, laŭ negrava flankovojo laŭ la hungara landolimo. Güssing troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221 en hungara formo "Karachon", la germana formo "Haderstorff" aperis en 1618. En 1532 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1787 467 vilaĝanoj loĝis en 71 domoj, en 1804 463 vilaĝanoj en 79 domoj, en 1819 461 vilaĝanoj en 80 domoj, en 1828 477 vilaĝanoj en 80 domoj. En 1873 pro incendio 70 domoj cindriĝis. Ĝis Traktato de Trianon Karácsfa apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Körmend, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 1971 Hagensdorf im Burgenland aliĝis al Heiligenbrunn.
Fonto redakti
- germana, itala kaj hungara Vikipedioj