La rojo Hahnenbach estas apenaŭ 20 km longa maldektra flankrivero de la rivero Nahe en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Idarbach kaj Hahnenbach havas longecon de apenaŭ 38 km. Kune kun la 23 km longa rojo Kyrbach la Hahnenbach longas eĉ 43 km.

Hahnenbach
val d la Hahnenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 20 km [1]
Fluo
Fonto kunfluo de Idarbach kaj Kyrbach apud Hausen
- Alteco super marnivelo 294 m [2]
Enfluejo enn Kirn en la riveron Nahe
- Alteco 190 m [2]
Geografio
Trairataj urbetoj Kirn
vdr
Hahnenbach bei der Ruine der Schleifmühle Götzenau
kanuoj en la 1970aj jaroj

Rivervojo redakti

La rojo Hahnenbach havas sian komencon en la distrikto Birkenfeld apud Hausen, kiu situas en la mezmontaro Hunsrück inter la arbaro Idarwald en la okcidento kaj la arbaro Lützelsoon en la oriento per la kunfluo de la Kyrbach, kiu fontas apud Kappel en alteco de ĉ. 500 m super marnivelo. Ĝi ŝanĝas sur la unuaj kilometroj plurfoje sian nomon (ekszemple Kehrbach).

En la supra parto inter Hausen kaj Rudolfshaus la Hahnenbach fluas funde en pitoreska valo, kiu nur estas atingebla piede. Pluraj ne plu funkciantaj ardezaj ŝtonminejoj troviĝas tie. Supre staras la ruino Schmidtburg, iam la plej granda rejnlanda burgkomplekso. Vid-al-vide de ĝi sur la alia flanko de la rojo estas la rekonstruita kelta setlejo Altburg.

En la parto inter Rudolfshaus kaj Kirn troviĝas la turisma strato Hunsrück Schiefer- und Burgenstraße paralele al la Hahnenbach. La rojo tralfuas la vilaĝojn Hahnenbach kaj Kallenfels kaj enfluas en la rivero Nahe en la centro de la urbeto Kirn.

Literaturo redakti

  • Uwe Anhäuser: Sagenhafter Hunsrück. Rhein-Mosel-Verlag, Alf/ Mosel 1995, ISBN 3-929745-23-2.
  • Uwe Anhäuser: Schinderhannes und seine Bande. Rhein-Mosel-Verlag, Alf/ Mosel 2003, ISBN 3-89801-014-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2
  2. 2,0 2,1 Topografische Karte 1:25.000