Lützelsoon
Lützelsoon (ankaŭ nomata Malgranda Soon) estas ĝis 599,1 m alta parto de la mezmontaro Hunsrück apud Hennweiler en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, distrikto Bad Kreuznach. La plej alta monto estas la Womrather Höhe.
Lützelsoon | ||
---|---|---|
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Womrather Höhe (673 m) | |
Longeco | 7 km | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | apud Hennweiler; distrikto Bad Kreuznach, Rejnlando-Palatinato, (Germanio) | |
Geografia situo | 49° 51′ N, 7° 27′ O (mapo)49.8538055555567.4493055555556Koordinatoj: 49° 51′ N, 7° 27′ O (mapo) | |
Montaro | Hunsrück | |
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa Lützelsoon situas en la naturparko Soonwald-Nahe ĉirkaŭ 7,5 km (aerdistanco) norde de la centro de Kirn. Ĝi estas la sudokcidenta parto de la Soonwald kaj etendiĝas norde de Hennweiler inter la valoj de la rivereto Kellenbach (malsupra parto de la rivereto Simmerbach) en oriento kaj nordoriento kaj Hahnenbach en okcidento kaj sudokcidento; norde kaj sude allimas altebenaĵoj de Hunsrück.
Montoj
redaktiJenaj montoj, rokoj kaj altaĵoj apartenas al Lützelsoon –sortigitaj laŭ alteco en metroj (m) super marnivelo:
- Womrather Höhe (599,1 m), inter Schneppenbach kaj Königsau, kun :
- Teufelsfels (569,0 m), rokaĵo (naturmonumento), sudokcidente de la Womrather Höhe; kun elrigardturo
- Blickenstein ( ĉ. 575 m), roko, oriente de la Womrather Höhe
- Katzenstein ( 555,2 m), rokaĵo, nordoriento de la Womrather Höhe
- Kochemeberg (502,3 m), apud Bruschied, kun:
- Wehlenstein, rokaĵo, 180 m sudokcidente de la pintoo
Vilaĝoj
redaktiEn kaj ĉirkaŭ Lützelsoon situas pluraj malgrandaj vilaĝoj:
- Schlierschied – je la norda rando
- Woppenroth – je la nordokcidenta rando
- Schneppenbach kaj Bruschied – je la okcidenta rando
- Kellenbach kaj Königsau – en la oriento
- Hennweiler kaj Hahnenbach – je la sudokcidenta rando
- Heinzenberg – je la sudorienta rando
- Oberhausen – je la suda rando
Jenaj urboj proksimas:
- Kirn (malnova ledro-urbo)
- Idar-Oberstein (fama gamurbo)
- Kirchberg
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Uwe Anhäuser: Sagenhafter Hunsrück; Alf/Mosel: Rhein-Mosel-Verlag, 1995, ISBN 3-929745-23-2
- Uwe Anhäuser: Schinderhannes und seine Bande; Alf/Mosel: Rhein-Mosel-Verlag, 2003, ISBN 3-89801-014-7
Eksteraj ligiloj
redakti- Panoramaaufnahme vom Aussichtsturm am Teufelsfels (Beschriftung von Sichtzielen zuschaltbar), auf panorama-photo.net