Hajnana blua muŝkaptulo

(Alidirektita el Hainana blua muŝkaptulo)

La Hajnana blua muŝkaptulo (Cyornis hainanus) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hajnana blua muŝkaptulo
Hainana blua muŝkaptulo
Hainana blua muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. hainanus
Cyornis hainanus
(Ogilvie-Grant, 1900)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome en Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ĝi ricevas la nomon de la ĉina insulo Hajnano. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

La masklo de tiu specio estas blua supre kun helbrila nuanco en frunto, ŝultroj, pugo kaj vosto. La vizaĝo ĉirkaŭ la okulo ĝis la beko kaj la flugilbordoj estas nigrecaj. La brusto estas blua, anstataŭ oranĝeca kiel ĉe aliaj specioj samgenraj, kaj same kiel ĉe la plej proksima parenco la Blubrusta blua muŝkaptulo, sed en la brustocentro estas foje blanka nuanco. La ventro estas grizeca. La beko estas nigra, larĝa ĉebaze kaj kun kelkaj harplumetoj ĉirkaŭ la bekobazo.

La ino estas bruna supre kun nigrecaj flugilbordoj kaj helaj okulringoj; la brusto estas ja oranĝeca ruĝecbruna aŭ helbruna kaj la ventro helgriza al blankeca. Maskla junulo estas simila, sed tre punktita dorse kaj dekomence bluiĝas la flugiloj kaj vosto.

Referencoj redakti