Hanjkovicja
Hanjkovicja, ukraine Ганько́виця aŭ Ганьковиця, hungare Kisanna [kiŝanna] estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Hanjkovicja situas en valo de Latorica. Vovĉij kun stacidomo troviĝas je 5, Svaljava je 14 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1648. La historia hungara loknomo estis Hánykovica, baldaŭe pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungaran nomon. Ĝis Traktato de Trianon Kisanna apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Hanjkovicja/Kisanna. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.