Malfermi la ĉefan menuon

Hannah Chaplin (6a de Aŭgusto 1865 – 28a de Aŭgusto 1928[1]), denaska nomo Hannah Harriet Pedlingham Hill, artista nomo Lily Harley, estis angla aktorino, kantistino kaj dancistino kiu ludis en Britaj muzikejoj el la aĝo de 16. Chaplin estis la patrino de Charlie Chaplin kaj de liaj du duon-fratoj, nome la aktoro Sydney Chaplin kaj la kinreĝisoro Wheeler Dryden kaj avino de la muzikisto Spencer Dryden.[2][3] Kiel rezulto de mensa malsano, nune supozeble okazigita de sifiliso, ŝi ne kapablis plue ludi el la mezo de la 1890-aj jaroj. En 1921, ŝi estis translokigita fare de sia filo Charlie al Kalifornio, kie ŝi estis zorgita en domo en la Valo San Fernando ĝis sia morto en Aŭgusto 1928.

Hannah Chaplin
Hannah Chaplin.jpg
Persona informo
Naskonomo Hannah Harriet Pedlingham Hill
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1865 (1865-08-11)
en Londono
Morto 28-an de aŭgusto 1928 (1928-08-28) (63-jara)
en Glendale
Mortokialo sifiliso
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Familio
Edz(in)o Charles Chaplin • Leo Dryden
Infanoj Sydney Chaplin • Charlie Chaplin • Wheeler Dryden
Profesio
Profesio aktorokantisto • dancisto • kantoverkisto • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

NotojRedakti

  1. "Hannah Harriet Pedlingham Chaplin". Geni. [1] Alirita la 1an de Septembro 2018.
  2. "Charlie's Mother: Hannah Chaplin". Charlie Chaplin – Oficiala retejo. [2] Alirita la 1an de Septembro 2018.
  3. Weissman, Stephen (13a de Decembro 2013). Chaplin: A Life. Skyhorse Publishing Company, Incorporated. pp. 14–. ISBN 978-1-62872-185-0. Alirita la 1an de Septembro 2018.