Hans Amund Rosbach
(Alidirektita el Hans Amund ROSBACH)
Hans Amund ROSBACH (naskita la 9-an de septembro 1924; mortinta la 13-an de junio 1994 en Skien, Norvegio) estis norvega esperantisto kaj pastro.
Hans Amund Rosbach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1924 |
Morto | 13-an de junio 1994 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Frat(in)o | Johan Hammond Rosbach |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis esperantisto ekde 1939 kaj aktivis kiel ĝenerala sekretario de Norvega Esperantista Ligo de 1947 ĝis 1950. Li redaktis Skoltan Mondon kaj tradukis religiajn kantojn, interalie de la germana 17-jarcenta teologo Paul Gerhardt. Plurfoje li celebris diservojn dum Esperanto-kongresoj.