Hans Erasmus

Nederlanda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Hans Erasmus (naskiĝinta la 6-an de marto 1933, mortinta la 29-an de marto 2020 pro falakcidento[1]) estis nederlanda Esperanto-parolanto. Kadre de Esperantujo li okupiĝis ĉefe pri eŭropaj demandoj.

Hans Erasmus
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1933 (1933-03-06)
Morto 29-an de marto 2020 (2020-03-29) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li ludis ŝlosilan rolon en la diskonatigo de Esperanto en la medio de universitataj instruado kaj esplorado en Nederlando. Li ankaŭ estus la ĉefa arkitekto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.

Li agis interalie kadre de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). En la naŭdekaj jaroj li kun aliaj traktis la projekton "Komunikado en Eŭropo 1992"[2]. Longe li gvidis kadre de EEU laborgrupon pri lingvaj problemoj[3].

En 1999 li organizis la duan Nitobe-simpozion dum la UK en Berlino[4].

Li estis kuratoro de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo[5].

Krome Hans Erasmus partoprenis, same kiel Wim Jansen kaj pluraj dekoj da ne-Esperanto-parolantaj esploristoj, en la interdisciplina esplorgrupo Babela Eŭropo [6] ene de la humanisma fakultato en Amsterdamo.

Verkoj (nekompleta) redakti

  • Esperanto en Eŭropo: Du proponoj. Lingvodiverseco kaj lingva demokratio. Artikolo en: Al lingva demokratio — Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20-23 julio 1996. Rotterdam: UEA, 1998. (Laŭ nitobe.info[rompita ligilo] pri Esperanto kiel ebla "pontlingvo en la interpretado-sistemo" de EU kaj kiel "la unua fremda lingvo instruata en lernejoj".)

Notoj kaj fontoj redakti

  1. Nekrologo fare de Wim Jansen ĉe liberafolio.org
  2. Historio de EEU
  3. Laŭ Eŭropa Bulteno 20[rompita ligilo], ĉ. 2002
  4. UK 1999
  5. Revuo Esperanto, feb. 2009, p. 4
  6. Revuo Esperanto, feb. 2009, p. 4. La Manifesto de 'Babela Eŭropo' kaj klarigdokumento atingeblas sur paĝo de edukado.net Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti