Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La historio de la Eŭropa Esperanto-Unio komenciĝis per la unuaj pripensoj en la sesdekaj jaroj; unua kongreso okazis en 1976. La agado de la Eŭropa Esperanto-Unio grandparte celis al influado de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj.

Esperanta Eŭropunia Flago

Prahistorio redakti

Jam en la 1960-aj jaroj estas spuroj de atento al ia specifa eŭropa agado en la sino de UEA. Tiam d-ro Wilhelm Herrmann, UEA-estrarano komiisito pri eŭropaj aferoj, subskribis cirkulerojn pri Eŭropa Kampanjo al la eŭropaj LA-j. En 1965 okazis en Vieno Eŭropa Esperanto Konferenco. D-ro Werner Bormann skizis en 1970 la unuan realisman planon por agado ene de la instancoj de la Eŭropa Komunumo.

Regule dum UK-j estis organizitaj kunvenoj kaj laborgrupoj pri Eŭropo kaj en 1973 okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto en Luksemburgo. La ĉefa temo estis la pritraktado de la lingva problemo en Eŭropo kaj tute speciale en la instancoj de la Eŭropa Komunumo. Sekve de tio stariĝis Eŭropa Esperanto-Centro kiu memstare agadis kun la subteno de LA-j en la membroŝtatoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. La Centro ricevis subvenciojn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, la antaŭulo de Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Unio); la Centro eldonis la revuon “Eŭropa Dokumentaro”. En 1981 “Eŭropa Klubo”, fondita en Paderborn (Germanio) fine de 1974 sub la prezidanteco de d-ro Helmar Frank, reprenis la eldonon de la revuo.

Unuaj kongresoj redakti

La unua Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis en aprilo 1976 en Eindhoven (Nederlando). Tiu kongreso celis interalie la kreadon de la baza strukturo por la supera organo de kunlaboro inter la LA-j de la membro-ŝtatoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK). La influo kaj kunlaboremo de UEA estis grava punkto tiurilate. La tiama prezidanto de UEA, d-ro Humphrey Tonkin faris la kongresan paroladon. Ekde tiam personaj kontaktoj kaŭzis la starigon de la Eŭropa Esperanto-Unio. Daŭrigo de tiuj kontaktoj kaj pliaj paŝoj al formala starigo okazis dum la atena UK en 1976. Postan jaron, en 1977 dum la UK en Rejkjaviko (Islando), la prezidantoj de la naŭ LA-j de la tiama Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) pretis subskribi “Konvencion” kiu kreis la kadron de la poresperanta agado en la instancoj de EEK kaj rekte ĉe la eŭropaj deputitoj. Samtempe oni decidis starigi sekretariejon de EEU en Bruselo (Eŭropa Esperanto-Centro). Tiu centro agu kiel reprezentanto de UEA en la sferoj de la Eŭropaj Institucioj kaj de la Neregistritaj Organizaĵoj (NRO) kun sidejo en Bruselo. La esenca tasko estis prizorgi la rilatojn inter la diversaj instancoj kaj organizaĵoj, kaj EEU. La LA-j promesis finance subteni la Centron pere de jara subvencio (laŭ propra decido tiurilate). UEA kontribuis ankaŭ finance en la agado de la Centro.

Aparte menciinda estas la decido de UEA en 1978, lupreni ejon en Antverpeno por la tielnomata Grafika Centro de UEA. Tiu centro ebligis la disponigon de deĵorantoj kaj la eldonon de diversaj dokumentoj por Eŭropa Esperanto-Centro.

Dum 1978 miloj da poŝtaĵoj estis senditaj al privataj adresoj de eŭropaj deputitoj kaj komence de 1979 al pli ol 500 novaĵcentroj kaj aliaj en Bruselo. Aparte interesa estis la traduko de “La Lingva Problemo en la Eŭropa Komunumo” de d-ro Werner Bormann, kiun la EEC sendis al ĉiuj eŭropaj deputitoj. La sekvajn jarojn EEC daŭrigis sian agadon en lobioj kaj rilatoj ene de la Eŭropaj instancoj, foje sukcese foje malsukcese. La ĉefa celo estis enkonduki proponon por starigi laborgrupon kiu okupiĝu pri la lingva problemo en Eŭropo. Malfacila tasko, ĉar kulturo kaj lingvo dependas de la membroŝtatoj mem. Tamen pluraj informagadoj kaj kunvenoj puŝis la eŭropajn deputitojn al pripensado tiurilate.

Bedaŭrinde, en 1993 manko de financaj rimedoj kaj de homfortoj devigis la tiamajn gvidantojn de la Eŭropa Esperanto-Centro ĉesi la aktivadon kaj transdoni taskojn al grupoj de aktivuloj. Oni rimarkas la grupon: Umberto Broccatelli, Claude Nourmont kaj Renée Triolle, kaj la alian: Grégoire Maertens, Michael Cwik, Hans Erasmus kaj Edward Symoens, kiu grupo traktis la projekton “Komunikado en Eŭropo 1992”. Ili daŭre partoprenis kunvenojn, ĉu kun eŭropaj deputitoj, ĉu ĝeneralajn kunsidojn en la Eŭropa Parlamentejo.

Sed la eŭropaj esperantistoj ne restis neaktivaj. La italo Salvatore Argentini organizis Eŭropan Kongreson en 1992 en sia urbo Verono. En Parizo, inter la 2a kaj 6a de junio 1995, okazis la dua Eŭropa Esperanto-Unia Kongreso, kun pli ol 400 partoprenantoj. La temo estis “Komuna Lingvopolitiko por Multkultura Eŭropo”. La venonta EEU-kongreso, la tria, okazis en Stuttgart en 1997. La germanoj organizis elstaran kongreson kun partopreno de pluraj politikistoj, landaj kaj eŭropaj. Sufiĉe brile Marko Lins tiam interpretis por la diversaj germanaj prelegantoj.

Regule okazis “eŭropaj kunvenoj” dum la UK-j, tiel ankaŭ dum tiu de 1998. Kaj tiam en Montpellier oni kunvivis ian “EEU-krizon”: La EEU-estraranoj ne partoprenis la UK-n, kvankam estis EEU-kunveno antaŭvidita en la programo. Tamen tie ekis la ideo ke oni devas strukture kaj regule renkontiĝi (aŭ retmesaĝi, tio jam eblis). Do komenciĝis aktiva korespondado inter specife Francio, Italio kaj Belgio. El tiu rilato evidentiĝis ke Umberto Broccatelli iĝu prezidanto de EEU. Li estis elektita dum la berlina UK en 1999, kaj tio estis konfirmita dum la 4-a EEU-kongreso. Fakte Umberto Broccatelli tiris EEU-n el ĝia dormperiodo.

21-a jarcento redakti

La 4-a EEU-kongreso okazis de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo 2000 en Oostende, Belgio (ĉe la Norda Maro). La temo estis “Ekologio, ŝlosilo por la tria Jarmilo”. La “Kongresa Libro” estis sufiĉe impona pro diversaj aferoj: unue la reĝo Alberto la 2-a de Belgio akceptis esti “Alta Protektanto” de nia kongreso. Due oni konvinkis tiom multe da gravuloj membriĝi en la “Honora Komitato” ke oni faris 2 komitatojn: la “Honora Komitato Interkulturo” kun la Guberniestro de Okcidenta Flandrio (+ ĉiuj membroj de la Provinca Konsilio kaj la tuta urbestraro de Oostende) kaj la “Honora Komitato de la Kongreso” kun la ĉefministro de Belgio kaj 23 ministroj kaj eŭropaj deputitoj. Tiu kongreso estis aparte sukcesa, ĉar (post solvo de multaj problemoj) la 400 kongresanoj estis invititaj en la Eŭropa Parlamentejo. Oni devis organizi trajnveturadon per 3 trajnoj de Oostende al Bruselo. Prelegis EU-deputitoj, profesoroj, kaj EU-oficistoj kiuj repondecas pri la bona laboro en la parlamentejaj oficejoj. La ne-esperantistoj miris pri sia kompreno de E-o. Multfoje ili diris: “Ne traduku, mi komprenis”.

Brusela Komunikadcentro redakti

Dum la preparado de tiu kongreso, oni renkontis junan kimran ĵurnaliston, ĉefredaktoro de “Trends International” kiu plendis (en la angla) en sia revuo pri la lingva diskriminacio en EU. En tiu tempo venis la ideo pri “Brusela Komunikadcentro”. Finfine, danke al la kunlaboro kun UEA kaj la malavara donacado de la esperantistaro (ne nur eŭropanoj) kaj la financa helpo de Etsuo Miyoshi, oni povis starigi profesian gazetaran agadon en Bruselo en 2002. Dafydd Ap Fergus iĝis la direktoro de tiu Brusela Komunikadcentro. La centro senĉese lobiis ĉe la eŭropaj instancoj, la Neregistritaj Organizoj, la bruselaj ĵurnalistoj (en Bruselo estas pli ol 3000 kiuj rilatas kun la tuta mondo), ktp. Ĝi oficiale plendis ĉe la Eŭropa Komisiono pro lingva diskriminacio fare de multaj internaciaj entreprenoj kies sidejo estas en Bruselo kaj fare de oficialaj instancoj kaj belgaj kaj internaciaj. Tiuj oficialaj plendoj igis EEU-n tre konata ĉe la publiko. Dafydd partoprenis en multaj konferencoj, ĉeestis kunvenojn de partioj, de organizoj, kie li ĉiam instigis al diskutoj pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvaj diskriminacioj. Feliĉe kaj kompreneble, la aliaj lokaj esperantistoj subtenis lin kaj helpis lin en tiu lobiado. (vizitu: www.lingvo.org/diskriminacio ankoraŭ nun ĝi estas elŝutebla).

Lastaj kongresoj redakti

La 5-a EEU-kongreso okazis en Verono en 2002. Denove Salvatore Argentini estis la motoro de tiu kongreso, dek jarojn post la Eŭropa Kongreso de 1992. Estis prestiĝa kongreso en la Universitato de Verono, kun altnivelaj kulturaj kromaranĝoj. Dafydd Ap Fergus prezentis komputile la agadon de la Brusela Komunikadcentro, kaj povis tiel pruvi ke la mono de la esperantistoj estis bone investita. Tiu prezentado estis tre impona. Sed denove oni havis problemon en la estraro. Umberto Broccatelli, pro sanstato, deziris forlasi la estraron. Bedaŭrinde neniu alia kandidato sin prezentis. Jam pli ol unu jaron oni klopodis persvadi Claude Longueépée el Francio akcepti tiun funkcion, sed li persiste rifuzis pro aliaj pezaj ŝarĝoj en la E-movado. Do je la fino de tiu (bonega) EEU-kongreso oni decidis anonci al la kongresanoj ke bedaŭrinde oni havas la estraron, kun vicprezidantino (Flory Witdoeckt), sed sen prezidanto. Sean O’Riain, juna irlanda diplomato kiu regule partoprenas E-aranĝojn, kiu bonege parolas plurajn lingvojn, kaj kiu estas libera de E-ŝarĝoj iĝos tio. Oni anoncis tiun bonan novaĵon je la fino de la kongreso. Samtempe Umberto Broccatelli estis nomumita Honora Prezidanto de EEU.

La 6-a EEU-kongreso okazis en Bilbao de 25a ĝis la 29a de aŭgusto 2004. Tuj post la UK en Pekino. Inter 2002 kaj 2004 okazis grandega laboro en la sino de EEU kaj de la Brusela Komunikadcentro. La estraranoj de EEU kaj la direktoro de la BK, daŭre vizitis EU-deputitojn kaj (grave) iliajn helpantojn; ili partoprenis multajn EU-kunvenojn. Ili instigis la EU-Landajn Asociojn al partopreno en Euroscola en Esperanto, kio estas partopreno de junaj studentoj en internacia kunveno en la Eŭropa Parlamentejo de Strasburgo. Tiu agado estis grava evento por la enkonduko de E en EU-landojn. La Bilbao-a EEU-kongreso estis grava kongreso. En la estraro mankis sekretario kaj kasisto. Zlatko Tiŝljar kandidatiĝis kiel sekretario, kaj la vicprezidantino reprenis la taskon de kasisto. Pro la redaktado de nova statuto de EEU ni kunvenis plurajn tagojn kaj diskutis la malnetan formon de tiu statuto. Poste Brian Moon poluris la skribaĵojn kaj sendis folion al la estraranoj por finredaktado laŭ la belga leĝo pri Internaciaj Asocioj Sen Profita Celo. La redaktado de tiu oficiala statuto estis laborprema tasko, despli ke ĵus ŝanĝiĝis la belga leĝo pri asocioj sen profita celo, do ankaŭ pri la internaciaj. Tio estis ĉar la registaro volis abolicii asociojn ne plu aktivajn aŭ nur surpaperajn. Feliĉe oni havis la helpon de la prezidanto (iama ambasadoro) de FAIB (federacio de asocioj internaciaj en Belgio) kiu dum pluraj vizitoj helpis kaj foje ŝanĝis vortojn aŭ esprimojn laŭ la nova belga leĝo. Finfine, je la 17-a de marto 2005, ni deponis la dosieron ĉe la belga Ministerio pri Justico. La Reĝo Alberto la 2-a kaj la Ministrino pri Justico Laurette Onckelinx subskribis la Reĝan Decidon la 23-an de majo 2005. La enskribo en la Belga Ŝtatgazeto okazis la 24-an de februaro 2006. Tiel oni rajtis membriĝi en la FAIB kie oni regule sekvas seminariojn pri devoj kaj rajtoj de internaciaj organizaĵoj.

Post tiu 6-a EEU-kongreso la sekretario Zlatko Tiŝljar entreprenis grandiozan projekton en Slovenio: “La Lingva Festivalo en Maribor”, kampanjo kiu dum 5 tagoj montris la eŭropan lingvan diversecon en la stratoj de Maribor. Li partoprenigis multajn lernejojn kaj urbajn servojn. Finfine tiu projekto aperis en la EU-broŝuro: “50 manieroj por instigi al lernado de lingvoj”.

Intertempe ĉe la Brusela Komunikadcentro pro malfacilaĵoj en la sino de la estraro Dafydd petis sian maldungon je la fino de 2004. Kun bedaŭro oni akceptis. Sed jam ekde januaro 2003, kaj danke al la malŝpareco de Etsuo Miyoshi, ankaŭ kunlaboris en la BK Marko Lins. Dafydd kaj Marko formis tre bonan skipon kiu senlace serĉis la diskriminaciantajn dunganoncojn en ĉiuj eŭropaj ĵurnaloj kaj revuoj, kaj ili faris la oficialajn plendojn laŭbezone. En Gotenburgo dum la UK de 2003 ili kune organizis la EEU-kunvenojn. Iomete post la foriro de Dafydd, ankaŭ Marko forlasis la BK-n. Li estis kapabla oficisto kiu parolas plurajn lingvojn, krom E-o, kaj li havis la eblecon labori en la diplomataj medioj. Li laboris por la BK ĝis fino de aprilo 2005. Ekde majo 2005 Vesna Obradoviĉ, el Slovenio, parttempe laboras por EEU. En Belgio oni ne forgesu la agadojn de Germain Pirlot kaj de Dan Van Herpe, kiuj dum jaroj informis kaj la gazetaron kaj la politikistojn pri la lingva diskriminacio en EU.

Dum la UK en Vilno en 2005, novaj estraranoj Georgo Handzlik el Pollando kaj Petro Balaž el Slovakio aliĝis, tiel ke oni povis aldoni definitivan liston de la kvinmembra estraro al la statuto por publikigi en la Belga Ŝtatgazeto. Ankaŭ dum la UK en Florenco en 2006 okazis EEU-kunvenoj kie la estraranoj interrilatis kun la kongresanoj kaj kie novaj projektoj estis prezentitaj. La juna estrarano Peter Balaž okupiĝas pri multaj aferoj kaj partoprenas en pluraj E-aranĝoj, reprezentante EEU-n.

La 7-an EEU-kongreson en Maribor (Slovenio) inter 29-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2007 organizis kongresa komitato kiun prezidis Zlatko Tišljar kaj sekretariis Vesna Obradoviĉ. Tio estis la unua kongreso en unu el plej nove aliĝintaj landoj al EU. Partoprenis 256 kongresanoj el 29 landoj, inter ili la unuan fojon ankaŭ du membroj de Eŭropa Parlamento: Małgorzata Handzlik el Pollando kaj Ljudmila Novak el Slovenio. La ĉeftemo de la kongreso estis "Akvo difinas eŭropan estonton". Parto de la kongreso estis Eŭropa Konferenco "Interkultura dialogo kaj komunikado" kiun kunfinancis Eŭropa Unio (Fondaĵo Aktivaj Civitanoj). Danke al tiu sukceso pro kiu estis destinita mono ankaŭ por administranto de EEU oni povis enoficigi administranton Maja Tišljar ekde oktobro 2007.

Subtenado de Esperanto redakti

Jam en 2006 deputito de slovena parlamento Marko Pavliha prezentis parlamentan iniciaton subteni Esperanton en EU. Komence de 2007 la slovena registaro traktis tiun iniciaton kaj subtenis la proponon inciati ĉe EU-komisiono fondi novaj fondaĵon kiu financus edukobjekton en lernejoj por eŭropa konscio kies parto estus lernado de Esperanto.

En 2006 oni disdonis al ĉiuj EU-deputitoj invitilojn al la Florenca UK, la resumon de la raporto Grin (ĉiuj tiuj dokumentoj estis tradukitaj en la gepatran lingvon de la deputitoj). Danke al la kunlaboro de Georgo Handzlik, estrarano de EEU kaj edzo de la pola EU-deputitino Margareta Handzlik (kiu flue parolas E-on), oni havis aliron al la propraj poŝtkestoj de la deputitoj en la brusela EU-parlamentejo. Post Florenco oni disdonis al ili DVD-jn pri E, kaj oni rimarkis dum konversacioj ke efektive pluraj konsultis la DVD-jn kaj kelkaj estis interesitaj pri la lingvo E. En oktobro 2006, la prezidanto Sean O’Riain organizis privatan vespermanĝon kun la mecenato Etsuo Miyoshi en fama hotelo en Bruselo. La invititoj al tiu vespero estis EU-deputitoj, reprezentantoj en la diplomataj medioj kaj kelkaj famaj profesoroj de internaciaj universitatoj.

En septembroj 2006, 2007 kaj 2008 EEU estis partnero en politikekonomia aranĝo de pola registaro Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) kie elektitaj fakuloj de EEU organizas foruman diskuton rilate al la tiea ĉeftemo ligite al lingva problemaro. Tio ebligas kontaktojn kun politikaj kaj ekonomiaj gravuloj de EU. De 2007 EU havas komisionanon por lingvaj demandoj, kiu organizas gravajn kunvenojn pri lingva politiko kaj EEU daŭre kunlaboras kaj partoprenas en tiuj aranĝoj. En novembro 2006 slovaka registaro organizis gravan interregistaran konferencon de viŝegradaj landoj pri lingva politiko en EU en kiu partoprenis preskaŭ la tuta estraro de EEU. La plej merita por tiu konferenco estis slovaka diplomato kaj esperantisto Jozef Reinvart. La konferenco akceptis starpunkton ke ĝi rekomendu al la Eŭropa Komisiono organizi konferencon pri lingva politiko en EU kaj pri tio sendis leteron slovaka vicprezidento Čaplovič al edukministerioj kaj al la EK. En aprilo 2008 EU - fondaĵo pri civitanaj organizoj decidis subteni EEU finance ankaŭ por ties simpla funkciado kaj tial EEU povis lui buroon ĉe FAIB en Bruselo. En 2007 EEU proklamis sian honoran membron Etsuo Miyoshi kaj en 2008 Malgorzata Handzlik kaj Ljudmila Novak.

En januaro 2008 okazis ekspozicio pri Esperanto en Eŭropa Parlamento en Bruselo danke al la agado de Ljudmila Novak. La afiŝojn por la ekspozicio dezajnis Danka Tišljar.

Vidu ankaŭ redakti