Hans Jakob

svisa direktoro de UEA (1891 - 1967)
(Alidirektita el Hans JAKOB)

Hans Jakob NOTZ [hans jakob noc] (naskiĝis la 15-an de decembro 1891 en Heidelberg, mortis la 1967 en Ĝenevo) estis svisa esperantisto kaj studinto pri komerco.

Hans Jakob Notz
Persona informo
Aliaj nomoj George Agricola
Naskiĝo 15-a de decembro 1891
en Heidelberg, Germana Imperiestra Regno
Morto 4-a de oktobro 1967
en Ĝenevo, Svislando
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco GermanioSvislando
Subskribo Hans Jakob
Okupo
Okupo esperantisto • Direktoro de UEA
vdr

Li estis germandevena, kaj lia vera persona nomo estis Franz.

Jakob pasigis sian infanecon en Heidelberg kaj venis en 1912 al Ĝenevo por plulerni; tie li eklaboris ĉe UEA kaj restis en tiu urbo ĝis la fino de sia vivo. Iom dum kaj post la Unua mondmilito li servis eksterlande.

Post 1934, post demisio kiel direktoro de UEA, Jakob trovis diversajn laborojn, plej longe (ĝis pensiiĝo) en svisfederacia oficejo pri pensioj.

En la Esperanto-movado, li verkis multajn artikolojn, ofte sub la pseŭdonimo "George Agricola". Aparte menciindas lia laboro pri "Esperantistaj Problemoj", kiu atestas pri funda kono de la movado. Dum lia vivo li iĝis unu el la plej konataj gvidantoj de la movado, partoprenante multenombrajn Universalajn Kongresojn kaj aliajn renkontiĝojn. Li multe okupiĝis pri kolektado de la plej diversaj aferoj; lia plej ŝatata kromokupo estis legado kaj ordigado de lia granda libraro privata.

Jakob dufoje edziĝis, kaj havis filinon. Li estis ano de la Svisa Socialista Partio.

Jakob kaj Esperanto redakti

Jakob iĝis ano de UEA jam en 1909, kaj laboris kiel ties delegito en Heidelberg ekde tiam ĝis 1912.

En 1920 Jakob fariĝis estro de la Centra Oficejo de UEA, kaj okupiĝis ankaŭ pri la Jarlibroj kaj estis teknika redaktoro de la revuo Esperanto. Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo en 1924, kaj proteste forlasis tiun postenon dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1934. Estinte kuniniciatinto de la jura proceduro kiu malhelpis translokigi la oficejon de Ĝenevo al Londono, li post la Skismo de 1936 refariĝis Direktoro kaj redaktoro de la "ĝeneva" UEA. En 1942 li transiris en la ĝenevan estraron.

Post la kunfandiĝo de Internacia Esperanto-Ligo kaj la "Ĝeneva UEA" en 1947 li transiris al Komitato kaj Estraro de la nova asocio, kaj denove ekredaktis la revuon. En 1955 li proteste forlasis la Estraron kaj ĉesis redakti, sed ricevis la titolon "honora redaktoro".

En 1960 la Estraro eksciis, ke Jakob estis preninta monon de la Asocio sen interkonsento kun la Estraro. Sekvis longjara jura proceduro. Kiam Jakob mortis en Ĝenevo en 1967, UEA ricevis iom da mono el la heredaĵo.

Verkoj redakti

Bildaro redakti

Bibliografio redakti

  Trovu « Hans Jakob » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Recenzoj redakti

Pri la libro Servisto de l' ideo: 50 jaroj ĉe Universala Esperanto-Asocio.