Haraiki

Haraiki[1] estas malgranda atolo de la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 42 km sudokcidente de Marutea Nord.

Haraiki
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 17° 28′ S, 143° 28′ U (mapo)-17.466666666667-143.46666666667Koordinatoj: 17° 28′ S, 143° 28′ U (mapo) f1
Situo de Haraiki
Situo de Haraiki

Map

Longo 7 kmf2
Larĝo 5 kmf3
Areo 10,5dep1 w3f4
Loĝantaro (neloĝata)
bildo de insulo
vdr

Haraiki preskaŭ havas triangulan formon. Ĝi longas 7 km kaj maksimume larĝas 5 km. Estas tri insuletoj sur ĝia rifo kun entuta land-areo de proksimume 4 km². La laguno havas pasejon en la sudo.

Haraiki estas permanente neloĝata. Tamen, Google Maps malkovras ke estas kelkaj konstruaĵoj je la norda marbordo (-17.446343,-143.455739) kaj ke la tri insuletoj estas plenplantitaj per arboj aŭ grandaj arbustoj.

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu vizitis Haraiki atolon estis la hispana navigisto Domingo de Boenechea je la 31-a de oktobro 1772, sur la ŝipo Aguila. Li nomis la atolon "San Quintín".[2]

Administracio redakti

Haraiki apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Referencoj redakti

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Robson, R.W. The Pacific Islands Handbook New York, 1946, p.94

Eksteraj ligiloj redakti