Tuanake
Tuanake aŭ Mata-rua-puna estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 24 km sudokcidenta de la plej okcidenta punkto de Makemo.
Tuanake | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 16° 40′ S, 144° 13′ U (mapo)-16.666666666667-144.21666666667Koordinatoj: 16° 40′ S, 144° 13′ U (mapo) | |
![]() | ||
Longo | 9,5 | |
Larĝo | 6,5 | |
Areo | 26 (6 super marnivelo) | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
![]() | ||
Tuanake havas preskaŭ duancirklan formon. Ĝi longas 9,5 km kaj maksimume larĝas 6,5 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuloj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno havas konekton al la oceano per pasejo kiu situas je la suda parto de la ringoforma rifo.
Tuanake situas nur 7,5 km for de la nordokcidenta bordo de Hiti. La grupeto de la insuloj Tuanake, Tepoto Sud kaj Hiti ankaŭ nomiĝas la "Raevski atoloj".
Historio
redaktiLa unua registrita eŭropano kiu vidis la atolon Tuanake estis la rusa esploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820.
Administracio
redaktiTuanake apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el al atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru. Tuanake estas permanente neloĝata.
Flaŭro kaj faŭno
redaktiLa Tuamotua kanbirdo kaj la Polinezia grundokolombo troviĝas sur la atolo.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- https://web.archive.org/web/20101223015139/http://www.oceandots.com/pacific/tuamotu/tuanake.php
- Atoll names Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de atoloj (france) Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Tuamotu reed-warbler
- Polynesian Ground Dove Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine