Hiti

Hiti, aŭ Hiti-rau-mea,[1] estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 19 km sudokcidente de Makemo.

Hiti
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 40′ S, 144° 7′ U (mapo)-16.666666666667-144.11666666667Koordinatoj: 16° 40′ S, 144° 7′ U (mapo) f1
Situo de Hiti
Situo de Hiti

Map

Longo 9 kmf2
Larĝo 6 kmf3
Areo 15 (3 super marnivelo)dep1 w3f4
Loĝantaro (neloĝata)
bildo de insulo
vdr

Hiti havas ovalan formon. Ĝi longas 9 km kaj maksimume larĝas 6 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuletoj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. La suda parto de la rifo estas pli larĝa sed ne havas insuletojn. La laguno de Hiti ne havas konekton kun la oceano per pasejo.

La eta grupo kiu konsistas el Hiti, Tepoto Sud kaj Tuanake ankaŭ nomiĝas "Raevski Atoloj".

Hiti estas permanente neloĝata.

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu venis al Hiti estis la rusa oceanesploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820.

Administracio redakti

Hiti apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Flaŭro kaj faŭno redakti

La Tuamotua kanbirdo kaj la Polinezia grundokolombo troviĝas sur la atolo.

Referencoj redakti

  1. (1899) “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 7-a de januaro 2015..  Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti