Katiu, aŭ Taungataki,[1] estas atolo en la centra Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 23,5 km okcidente de la plej okcidenta punkto de Makemo.

Katiu
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 16° 25′ S, 144° 22′ U (mapo)-16.416666666667-144.36666666667Koordinatoj: 16° 25′ S, 144° 22′ U (mapo) f1
Situo de Katiu
Situo de Katiu

Map

Longo 27 kmf2
Larĝo 12,5dep1f3
Areo 232,5 (tero 10)dep1 w3f4
Loĝantaro 250 (2014)
Ĉefa loko Toini
bildo de insulo
vdr

Katiu preskaŭ havas ovalan formon. Ĝi longas 27 km kaj maksimume larĝas 12,5 km. Ĝia totala areo inkluzive la laguno estas 232,5 km2 kaj ter-areo de proksimume 10 km2. Estas multaj mallarĝaj insuloj je la nordorienta flanko de ĝia longa rifo kun totala land-areo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno estas konektita kun la oceano.

Katiu havis 250 loĝantojn en 2014. La ĉefokupoj estas fiŝkaptado, kopro-rikoltado kaj perlo-kultivado. La plej grava vilaĝo nomiĝas Toini; ĝi situas sur unu el la longaj insuloj de la nordorienta rifo.

Historio redakti

La unua registrita eŭropano kiu venis al Katiu estis la rusa oceanesploristo Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1820 sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni. Li nomis la atolon "Osten-Saken" aŭ "Saken".[2]

Estas regiona flughaveno sur Katiu kiu inaŭguriĝis en 2001.

Administracio redakti

Katiu apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Referencoj redakti

  1. Young, J.L. (1899). “Names of the Paumotu Islands, with the old names so far as they are known.”, Journal of the Polynesian Society 8 (4), p. 264–268. Alirita 2015-01-07.. 
  2. NZETC - Bellingshausen

Eksteraj ligiloj redakti