Harald Andrés HELFGOTT (naskiĝis la 25-an de novembro 1977 en Limo, Peruo) estas germana matematikisto konata pro siaj esploroj pri Nombroteorio.

Harald Helfgott

Li famiĝis en 2013 pro solvo de problemo pri primaj nombroj, kiu restis sensolva dum 271 jaroj. Li prilumis la t.n. "malfortan konjekton de Goldbach" - proponitan de Christian Goldbach en 1794 - laŭ kiu ĉiu nepara nombro pli granda ol 5 povas esti la sumo de ĝis tri primaj nombroj.

Premioj redakti

2008 - Premio Philip Leverhulme - pro lia esplorado pri la teorio de nombroj, la diofanta geometrio kaj la teorio de grupoj.

2010 - Premio Whitehead - pro kontribuo al la teorio de nombroj.

2011 - Premio Adams (kun Tom Sanders).

Helfgott kaj Esperanto redakti

En 1997 Helfgott eklernis Esperanton pro scienca scivolo. La 20-an de aprilo 1998 Harald Helfgott aliĝis al Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) kaj sukcese trastudis sub gvido de Boris Kolker la libron “Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo”. Li finis la kurson la 25-an de oktobro 1999 kaj ricevis diplomon No 1! Li fariĝis flua parolanto de la lingvo kaj legis erojn de ĝia literaturo. Li asertis, ke li trovas plezuron renkonti en siaj vojaĝoj Esperanto-parolantojn. En la 23-a de Julio 2017, Harald Helfgott estis nomumita dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Sudkoreio membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.[1][2]

Referencoj redakti

  1. "Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato", Gazetaraj Komunikoj de UEA [1], n-ro 695, la 23-an de julio 2017
  2. artikolo en la sepa taga eldono de la kongresa kuriero "La Kandellumo Verda" de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, paĝo 2. Arkivita el la originalo je 2017-08-04. Alirita 2017-08-04.