Honora Patrona Komitato de UEA
(Alidirektita el Honora Patrona Komitato)
La Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-movado kaj mem parolas la internacian lingvon.
La Honoran Patronan Komitaton konsistigas aktuale:
- S-ro Vytenis Andriukaitis - litova medicinisto, politikisto, parlamentano, de 2014 ĝis 2019 Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco
- S-ro Ulrich Brandenburg – iama ambasadoro de Germanio en Rusio kaj Portugalio
- Prof. Chang Choong-sik – doktoro pri historio, eksprezidanto de Universitato Dankook
- S-ro Harald Helfgott - matematikisto, profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio
- Prof. Marco Lucchesi - brazila verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio
- S-ro Giorgio Novello - ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando
- S-ino Judit Polgár - profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio
- Prof. Humphrey Tonkin – eksprezidanto kaj universitata profesoro pri humanistiko, Universitato de Hartford
- S-ro Giuliano Turone - itala juristo, eksa juĝisto de la Supera Apelacia Tribunalo
- Prof. John Wells – profesoro pri fonetiko en la Universitata Kolegio Londono
Iamaj membroj
redaktiEn la Honora Patrona Komitato membris interalie:
- Paul Ariste – estona lingvisto
- Bakin (Ba Jin) – vicprezidanto de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Verkista Asocio
- Prof. Dalibor Brozovič – membro de la Kroatia kaj Makedonia Akademioj de Sciencoj, redakciano de "Tutslava lingva atlaso" kaj "Eŭropa lingva atlaso"
- Prof. Chen Yuan – direktoro de la Instituto pri Aplikata Lingvistiko en la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, vicministro en la ŝtata Komisiono pri Lingvo
- Willem Drees – iama ĉefministro de Nederlando
- Harry Harrison – mondkonata sciencfikcia aŭtoro, eksprezidanto de World SF, internacia organizo de sciencfikciaj verkistoj kaj redaktoroj
- Miguel Sancho Izquierdo (1890–1988) - profesoro pri filozofio de juro, rektoro de la Universitato de Zaragoza
- Prof. Lionel Elvin – eksdirektoro de la Eduka Departemento de Unesko, direktoro de la Instituto pri Edukado en la Londona Universitato
- Prof. Reinhard Selten – profesoro en la Universitato de Bonn, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko
- D-ro Umesao Tadao – emerita profesoro de la Universitato de Kioto kaj multjara direktoro de la Nacia Muzeo pri Etnologio de Japanio
- Kep Enderby – iama ministro pri justico de Aŭstralio