UMESAO Tadao (梅棹忠夫, 23-a de junio 1920 -3-a de julio 2010) estis sciencisto pri etnografio kaj etnologio, japana esperantisto.

Umesao Tadao
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1920 (1920-06-13)
en Gubernio Kioto
Morto 3-an de julio 2010 (2010-07-03) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Kioto
Okupo
Okupo vortaristo • antropologo • lingvistoesperantisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en la Kiota Urbo en la Kiota Prefektujo. Li studis zoologion en Universitato de Kioto, sed poste dediĉis sin al kultura antropologio. Li diplomiĝis en septembro 1943. Li iĝis asistanta profesoro de fakultato pri teknologio de Osaka Urba Universitato en aprilo 1949. Li iĝis doktoro pri scienco.

Li estas konata kiel pioniro pri etnografio kaj etnologio.

Li apartenis al grimpista rondo kun Imanishi Kinji kaj Morishita Masaaki kiam li studis en la Kiota Universitato. Lia verko Bunmei no Seitaishikan (Historia Ekologio de Civilizacio) prezentis studon pri biogeografia historio. Lia sekva verko Chiteki Seisan no Gijutsu (Tekniko de Inteligenta Produktado) iĝis furorlibro kiu traktas lian sperton de studrondo pri homa scienco de la Kiota Universitato.

Li klopodis fondon de Nacia Muzeo pri Etnologio kaj iĝis estro de la muzeo. Li estas membro de Honora Patrona Komitato de UEA. En 1986, li perdis vidpovon.

En 1988, li estis premiita la Medalon kun Purpura Kokardo. En 1994 li estis premiita la Ordenon de Kulturo.

La japana civilizacio en la monda kunteksto (1967) estas unu el la plej influaj sciencaj libroj aperintaj en Japanio post la Dua Mondmilito. Por pli larĝa publiko li verkis La tekniko de intelekta produktado (1969). Umesao klarvide atentigis jam en 1963, ke tutmonde estiĝos "informad-socio". Laŭ lia instigo, sur la tereno apud Ôsaka, kie en 1970 okazis Monda Ekspozicio, estis kreita Nacia Muzeo de Etnologio. Li estis ĝia unua ĝenerala direktoro de 1974 ĝis 1993. Kvankam en 1986 li preskaŭ perdis sian vidkapablon, li plu verkadis; en 1994 estis kompletigita lia 23-voluma Plena Verkaro. Li ricevis multajn ordenojn kaj aliajn honorigojn, al kiuj ekde 1980 apartenis membreco en la Honora Patrona Komitato de UEA. Umesao lernis E-on tuj post la milito. Tra sia tuta vivo li de tempo al tempo konigis sian esperantistecon al la japana publiko. Li kuntradukis japanen Vivo de Zamenhof de E. Privat (1965) kaj verkis la eseon La spirito de Esperanto (1983). En E-traduko aperis la libro Sepdek-sep ŝlosiloj por la japana civilizacio (1987), kies precipa aŭtoro estis Umesao. En 1994 aperis lia japanlingva esearo Esuperanto taiken (Miaj travivaĵoj en Esperantujo). Dank’ al kunlaboro inter li kaj UEA, la Nacia Muzeo de Etnologio ekde 1983 posedas valoran kolekton de libroj en kaj pri E-o (ĉ. 2700 volumoj), kiu estas daŭre riĉigata.

Verkoj redakti