La Hararpego (Picoides villosus) estas birdo de la genro Picoides kaj mezgranda buntpego, tio estas pego aŭ birdo de la familio de pegedoj, kie ĉefas la koloroj nigra (ĉefe supre) kaj blanka (ĉefe sube), sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj ĉekape.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hararpego
Hararpego
Hararpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picoides
Specio: P. villosus
Picoides villosus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

La reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj tra plej parto de Nordameriko ĝis Centrameriko. Ili nestumas en arbatruo, elfosita de la nestoparo.

Priskribo redakti

 
Ino

Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj en supraj partoj kaj flugiloj, kun blankaj dorso, gorĝo kaj ventro kaj blankaj punktoj en flugiloj. Estas blankaj larĝaj strioj supre kaj sub la okuloj fakte je ambaŭ flankoj de la nigra strio traokulalo, do temas pri kapo kun ses alternaj strioj el la blanka gorĝo al la nigra krono. Ili havas nigran voston kun blankaj eksteraj plumoj. Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan makuleton en malantaua kapo fine de la superokula blanka strio.

La nomo Hararpego devenas en multaj lingvoj (eĉ en la scienca latinlingva nomo) pro la fakto ke en du partoj estas krispaj plumaroj kiuj aspektas kvazaŭ malkombitaj hartufoj, nome en blanka dorso por ke ĝi aperu inter la nigraj flugiloj kaj en helbruna aŭ okraca brido ĉe la bekobazo separanta la malhelgrizan aŭ nigrecan bekon disde la komenco de la nigraj kapastrioj.

Ĝi estas praktike identa laŭ plumarbildo kaj koloroj al multe pli malgranda Strivizaĝa buntpego, kiu krome havas ankaŭ pli mallongan bekon relative kun la grando de sia kapo. Tiuj du specioj ne estas tre rilataj, tamen, kaj devas esti separataj en diferencaj genroj (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006). La ekstera simileco estas rimarkinda ekzemplo de konverĝa evoluo. Pri kialoj de tiu konverĝa evoluo, nur spekulativajn klopodajn hipotezojn oni antaŭlanĉis; estas interesa noti ke pro la rimarkinda grandodiferenco, la eventuala ekologia konkurenco inter la du specioj estas malgranda.

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj estas ĉefe konstantaj loĝantoj. Birdoj de la plej nordaj areoj povas migri iom suden; birdoj de montaraj areoj povas movi al pli malaltaj niveloj.

Tiuj birdoj manĝas sur arboj, ofte malantaŭ arboŝelo aŭelfosante por malkaŝi insektojn. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ fruktojn, berojn kaj nuksojn, kaj foje eĉ arbosevon.

Subspecioj redakti

  • Picoides villosus audubonii Swainson, 1832
  • Picoides villosus harrisi Audubon, 1838
  • Picoides villosus hyloscopus Cabanis & Heine, 1863
  • Picoides villosus icastus Oberholser, 1911
  • Picoides villosus jardinii Malherbe, 1845
  • Picoides villosus maynardi Ridgway, 1887
  • Picoides villosus orius Oberholser, 1911
  • Picoides villosus picoideus Osgood, 1901
  • Picoides villosus piger Allen, 1905
  • Picoides villosus sanctorum Nelson, 1897 - En Meksikio
  • Picoides villosus septentrionalis Nuttall, 1840 - En Usono
  • Picoides villosus sitkensis Swarth, 1911
  • Picoides villosus terraenovae Batchelder, 1908
  • Picoides villosus villosus Linnaeus, 1766 -


 
Picoides villosus call

Bird call of the Hairy Woodpecker (Picoides villosus)

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Fotaro redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti