La kardamino malgranda[1], kreso malgranda[1], harhava kardamino (Cardamine hirsuta), estas efemera planto indiĝena en Europo kaj Azio, sed ankaŭ ĉeestanta en Nordameriko. La planto estas membro de la familio de la brasikacoj), kaj estas manĝebla [2] kiel amara herbo. Ĝi floras ekde sufiĉe frue en la printempo ĝis la aŭtuno. La malgrandegaj blankaj floroj estas panikle portataj sur ledecaj verdaj tigoj, baldaŭ sekvate de la semoj kaj ofte daŭrante flori kiam la unuaj semoj maturiĝas. La semoj troviĝas en silikvoj kiuj, kiel ĉe multaj brasikacaj specioj, ofte eksplode malfermiĝas kiam tuŝate, disĵetante la semojn malproksime de la gepatroplanto. Semoj aŭtune ĝermas, kaj la malgrandaj plantoj estas verdaj dum la vintromonatoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Harhava kardamino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Kardamino Cardamine
Cardamine hirsuta
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu planto kreskas plej bone en malseketan, ĵus perturbitan grundon. Tiuj kondiĉoj estas ĝeneralaj en arbokulturejoj aŭ en ĝardenaj centroj, kaj semoj de la harhava kardamino povas esti enmetataj kun plantoj el tiuj lokoj. Post kiam establite, precipe en gazonoj, ĝi estas malfacile ekstermi. La malgrandegaj floroj estas allogaj al kelkaj fruaj papilioj, inkluzive de (en Usono) Celastrina ladon kaj Anthocharis midea.

La harhava kardamino atingas alton de ne pli ol 30 cm [3]. Ĝi estas unujara planto kaj tre simila al Cardamine flexuosa, sed ĉe tiu ĉi la tigoj estas senharaj. Ĝi havas nur 4 stamenojn kaj la fruktoj kreskas supere de la floroj [4].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 W.F. Pilger. Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo. Arkivita el la originalo je 2015-03-10. Alirita 2015-03-22.
  2. Dennis Horn, David Duhl, Thomas Ellsworth Hemmerly & Tavia Cathcart. (2005) Wildflowers of Tennessee, the Ohio Valley, and the Southern Appalachians: the official field guide of the Tennessee Native Plant Society. Edmonton: Lone Pine Publishers, p. 112. ISBN 978-1-55105-428-5.
  3. angle Clapham, A.R., Tutin, T.G. and Warburg, E.F. 1968 : Excursion Flora of the British Isles, Cambridge, University Press. ISBN 0521046564
  4. angle Webb, D.A., Parnell, J. and Doogue, D. 1996 Dundalgan Press Ltd. ISBN 0852211317

Eksteraj ligiloj redakti