Harlan Leonard

usona muzikisto

Harlan Leonard (* 2-an de julio 1905 en Kansasurbo; † 10-an de novembro 1983) estis usona ĵaz-klarnetisto, saksofonisto kaj bandegestro de svingo. Li apartenis kun Jay McShann al la ĉefroluloj de la kansasurba ĵazo.

Harlan Leonard
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1905 (1905-07-02)
en Kansasurbo
Morto 10-an de novembro 1983 (1983-11-10) (78-jaraĝa)
en Kansasurbo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • bandestro • saksofonisto • komponisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Leonard komencis sian karieron en 1923 en la teritoria bando de George E. Lee, ŝanĝiĝis en 1924 al Benny Moten kaj iris en 1931 kun pluraj aliaj muzikistoj de ĉi tiu bando al Kansas City Rockets de Thamon Hayes. Ĉi tiu bando malfondiĝis en 1934, formis tamen la bazon de nova orkestro de Moten. Post la morto de Moten en 1935 Leonard fondis propran ensemblon, en kiun li transprenis plurajn muzikistojn de Moten. Harlan Leonard and his Rockets baldaŭ apartenis al la plej konataj bandoj en Kansasurbo kaj estis la plej fortaj rivaloj de la bando de Jay McShann post la foriro de la bando de Count Basie al Novjorko. Ĉi tiu unua bando de Leonard disfalis en 1936; li tiam transprenis en 1937/38 la muzikistojn de la Jimmy Keith-Band por novfondado. En tiu tempo la bando de Leonard ofte prezentis en la klubejoj Dreamland, Street#s Blue Room kaj Century Room.

En 1938 dum kvin semajnoj ankaŭ juna Charlie Parker apartenis al la bando, sed Leonard maldungis lin pro nefidindeco. La bando ludis ekde 1940 en Ĉikago en la dancejoj Aragon kaj Savoy; en tiu tempo okazis ankaŭ ĝiaj unuaj sonregistraĵoj por diskeldonejo Victor Records. Ili revenis en 1941 al Kansasurbo, kie ili havis mendon en College Inn, kaj koncertvojaĝis tra la Mez-Okcidento. Fine de 1941 ĝi iris al Novjorko, kie ĝi prezentis en Municipal Auditorium. Ĝi estis tamen ne tre sukcesa je tio kaj revenis al Kansasurbo. Komence de 1943 Leonard koncertvojaĝis tra la ŝtatoj ĉe la Pacifiko; ili havis krom multaj ununoktaj mendoj unujaran dungitecon en la klubejo Alabam en Losanĝeleso, kie ĝi ankaŭ akompanis kantistinon Little Miss Cornshucks. Ĝi ludis tiam ĝis 1946 nure en Kansasurbo.

De la bando ekzistas nur 23 sonregistraĵoj el la jaro 1940, ekz. la titoloj „Dig It“, „400 Swing“ kaj „Dameron Stomp“. Aranĝisto en ĉi tiu tempo estis juna Tadd Dameron, kiel kantisto kunlaboris Ernie Williams, kies stilo memoras je Jimmy Rushing. Elstaraj soloistoj estis tenorsaksofonisto Henry Bridges kaj trombonisto Fred Beckett. Post malfondiĝo de la bando Leonard loĝis en la regiono de Losanĝeleso kaj fjoe prezentis en lokaj klubejoj kiel Shep's Playhouse; post ĉi tiu dungiteco Leonard retiriĝis el la muziknegoco kaj laboris por Internal Revenue Service.

Harlan Leonard and his Rockets apartenis al la interligiloj inter la svingo kaj la postsekvanta bibopo.

Diskografio (elektita) redakti

  • Harlan Leonard and his Rockets 1940 (Classics)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti